Tuesday, January 3, 2023

La vento

Bildo: www.peakpx.com

de Yohanes Manhitu

Mallaŭta, plena de tenero;
kruela, plena de furiozo.
Vi envolvas la teron.

La dian liberecon,
la povon de l’ mondo
vi havas sen esti almozulo.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia portugala poemo
“O vento” (Jogjakarto, maje 2004); Ungaran, 
Centra Javo, 3an de januaro 2023

Monday, January 2, 2023

Sed mi revenas

Bildo: www.peakpx.com

de Yohanes Manhitu

Mi transiris la tempon
sen ia poezio
kiu konsolis min
kun tenero.

Sed mi revenas.
Jes, mi revenas.
Estas dank’ al ŝi
kaj ankaŭ por ŝi -
mia konsolantino.

Kia silento!
Kia soleco!
Se mi foriras de ŝi
kaj miaj noktoj estas tiel longaj.

Sed mi revenas.
Jes, mi revenas.
Estas dank’ al ŝi
kaj ankaŭ por ŝi -
mia konsolantino.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia franca poemo
“Mais je reviens” (aŭg. 2005); Ungaran,
Centra Javo, 2an de januaro 2023

Vi ankoraŭ estas ĉi tie

Bildo: https://pixabay.com

de Yohanes Manhitu

Ĉi-vespere, kun la pluvo
kiu lavas per akvego
la teron en novembro,
vi malrapide antaŭeniras
tra la vasta dezerto
de mia koro, kaj por mi
vi alportas novan deziron
denove rekoni amon.
Dankon! Vi ne malfruas.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia franca poemo
“Tu es encore là” (nov. 2007); Ungaran,
Centra Javo, 1an de januaro 2023