Wednesday, April 29, 2015

Ripo


Bildo: El Facebook
 
Oni diras, ke vi estas prenita de mia ripo,
por fari vian aroman korpon kaj dolĉan animon
por ke la mondo pleniĝu de beno kaj ĝojo.
Do hodiaŭ ni renkontas unu la alian.

Mi scias nenion, nur Dio kiu montras;
nur Li, kiu havas la povon indiki kaj juĝi.
Lasu ĉiun fariĝi laŭ lia volo kaj instrukcio;
lasu la teron kaj la ĉielon obei al Li.

Eble vi estas ripo mia laŭ sortdifino.
Mi esperas, ke Dia graco estu sendita
por ke, tenante manojn, ni paŝu al altaro
kaj niaj buŝoj diru promeson, sanktaĵon.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Nuibnapâ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Tamarindo dolĉa


Bildo: https://umayaika.wordpress.com

Tamarindo dolĉa, vi fruktodonas.
Tamarindo bonfrukta, tamarindo franda.
Tamarindo malgranda kun fruktoj malgrandaj.

Multe da homoj tre ŝatas vin.
Multe da personoj tre amas vin.
Grupo de homoj atendas nun
la bonan tempon por skui vin.

Tamarindo dolĉa, vi distingiĝas.
Vilaĝanoj vin skui ne povas.
Sed novevenantoj vin skuas
nur unu fojon.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Kiu aminonit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu