Bildo: zonakisaran.blogspot.com |
La lago-akvo estas blua kaj pura.
Kelkfoje ĝi silentas, kelkfoje disĵetas,
ĉirkaŭante unu insuleton.
Tio estas Insuleto Samosir.
Ĉi tiu lago nomiĝas Lago Toba.
Tiu lago fariĝas riĉaĵo de popolo
enloĝanta en tiu insuleto.
Tiu lago estas vojo de boatoj,
lavejo kaj banejo de homoj,
akvofonto por plantoj kaj bestoj.
Rizo kaj maizo bone kreskas.
Tiu lago ĉirkaŭas belan landon:
la lando de la belsona popolo Batak Toba,
pinoj ornamas la lago-flankon kiel flagoj.
Bukit Barisan fariĝas ĝia forta muro.
La bona saluto estas "Horas!".
“Dankon” estas “Mauliate!”
“Dio” estas "Debata”.
“Frato” estas “Laek”,
“Fratino” estas “Ito”.
Lago Toba estas vere bela lago.
Ĝia nomo estas konata en multaj landoj, blankaj kaj nigraj.
Homoj blankaj kaj nigraj fariĝas gefratoj.
Geknaboj blankaj kaj nigraj fariĝas gefratoj.
Oni esperas, ke Ama Debata ĉiam estu kun ili.
Mi preskaŭ pasigas du semajnojn en ĉi tiu insuleto.
Tagojn kaj noktojn mi pasigas por ĝui ka fini laboron,
por skribi kaj pensi pri vortoj kaj iliaj veraj signifoj.
Lago-akvo, vento de ĉi lando, akompanas kaj fortigas mian spiriton.
Jogjakarto, septembre 2012
Esperantigita el la poemo "Etus nâko Samosir",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu