Saturday, May 31, 2014

Bela anĝelino

Ho, bela anĝelino brilanta!
Viaj okuloj estas kiel la suno brulanta;
via vizaĝo similas la lunon iluminantan la nokton;
via hararo estas vere kiel silko;
via korpo estas vere aroma kaj dolĉa;
via voĉo similas laŭdatan belan kanton.

Multfoje mi imagas vian vizaĝon,
kaj plurfoje mi memoras vian voĉon.
Ni estas intimaj kiel salo kaj legomo,
sed malproksimaj kiel la tero kaj la steloj.
Vere ni fariĝas nur unu spiro kaj animo,
dividantaj reciproke ĝojon kaj malĝojon.
Oni esperas, ke Dio ĉiam kunligu nin.

Noemuti-Timoro, februare 2011

Vera amo




Mi volas demandi al l’ vento blovanta,
mi volas demandi al l’ luno iluminanta;
mi volas demandi al l’ suno brulanta;
mi volas demandi al l’ papago belsona;
mi volas demandi al l’ riverego inundanta;
mi volas demandi al l’ venuso aperanta;
mi volas demandi al l’ maro vastega,
ĉu ankoraŭ ekzistas vera amo?

Mi malsatas ĉiun amon,
mi soifas je amo bela;
mi atendas amon fruktodonan;
mi revas pri amo bona;
mi atendas amon enternan;
mi esperas amon vivan;
mi serĉas amon nemonan,
la vivo devas enhavi amon.

Noemuti-Timoro, februare 2011