Friday, October 9, 2009

Denove peti rifuĝejon

Estas senfine kaj eble senfrukte demandi
pri kio estus la vera kialo nin troviĝi ĉi tie,
sub la ĉielo kun espero por nur nova tago
vivi sentime kiel gefiloj de Ĉiopova Dio.

Venas denove kion oni jam lernis forgesi,
reaperas al ni kion oni nomas terursonĝo,
revenas ja kion oni malhelpas kun preĝoj.
Ho ve! Denove ni estas ĉi tie kun larmoj.

Hodiaŭ ni devas repeti rifuĝejon kaj helpon
al la mondo kalkulanta paĝojn da problemoj.
Estas jam multekostege perdi preskaŭ ĉion,
do helpu nin konservi la lastan: Esperon.

Noemuti-Timoro, 07/X/2009

Oni mem formas la korpon


La korpo similas al kaŭĉuka tubo,

kiun oni mem formas laŭ sia volo.

Se oni scias la arton ĝin fari bela,

do belan korpon fariĝos. Mirinda!


Laŭdire ke ni estas kion ni manĝas

kaj trinkas: kion akceptas la korpon.

La korpo reproduktas kion ni donas.

Ni estas artistoj kreantaj belecon.


La korpo similas al kaŭĉuka tubo,

kiun oni mem premas laŭ forteco.

Sciante la teknikon fari ĝin normala,

estas ĉiam eble ke ĝi fariĝos artista.


Noemuti-Timoro, 07/X/2009

Mateno en mia vilaĝo

Birdoj ĝoje kantas en la arboj

bonvenigantaj la sunon alvenontan

dum la roso falas en la grundon,

lasanta la foliojn por libereco.


La kantado de la birdoj invitas la kokidojn

por lasi fermitan domon post la nokto.

Antaŭ la domo oni prepares grenerojn,

komenciĝas matenmanĝo kun ĝojo.


Kiam venas la suno el la oriento,

finiĝas la silento, reginta la nokton.

El la domoj nun venas la vilaĝantoj

sin preparantaj por nova longa tago.


Noemuti-Timoro, 22/IX/2009