Bildo: Albumo de Yudith Lorenzo Taolin, 2015 |
Du linioj de homoj frontas unu la alian,
kaj meze, troviĝas longa trogo kun rizo.
Pistiloj daŭre pistas farante muzikon.
Je la finoj de trogo sidas du viroj,
kaj fluas reciproke belaj vortoj.
En la tendo kaj ekstere, estas spektantoj,
virinoj kaj viroj portantaj betî kaj tais[1]
ĝoje partoprentaj en la kunkantado.
Rigardu, el la interno de tiu domo,
daŭre venas varmaj trinkaĵoj!
Tiu estas la festeno memore de mortinto.
Sed nuntempe oni ne ĉiam faras ĝin
ĉar ni ne havas jam multe da brutaro
kaj manĝaĵo jam ne estas sufiĉa
por la homoj venontaj.
Jogjakarto, oktobre 2012
Esperantigita el la poemo "Koroleli",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
------------------------------
[1] ″Betî″
[beti’] kaj ″tais″ estas respektive viro kaj virina vestaĵo de la timoranoj.
″Betî″ similas litkovrilon kaj ″tais″ similas sarongon. Kutime, ĉi tiuj
tradiciaj vestaĵoj estas produktiktaj hejme far timoraj virinoj, kiuj havas la
mirindan talenton.