Bildo: google.com |
Mi ne aŭdas homan voĉon,
ĉar la voĉo agrabla
ĵus forlasis min.
Mi aŭskultas bruan akvon
en akvaro,
sed tio ne estas ĝia aroma
spiro.
Blanka muro ne ŝatas
paroli,
ne estas kiel ŝi,
kutime leganta al mi poezion.
Poŝkasedilo silentiĝas samkiel mutulo,
ĝi ne kantas al mi
belan kanton kiel ŝi.
La dikaj libroj diras nenion.
Ĉiu restas samkiel monteta ŝtono.
Biciklo staras kun radoj malstabilaj,
atendantaj la horon por finpasi asfaltvojon.
Esperantigita el la poemo "Ka tnén fa slutuf",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu