Thursday, February 28, 2013

Aromo de kafo



Je longa nokto
Mi fariĝos atentega
Se estas aromo de kafo.

Jogjakarto, februaro 2009
 

Esperantistoj

Homoj plenaj je vervo kaj espero
en la mondo kie troviĝas laboro:
realigi belan revon kun gloro
por la bono de la homaro.

Ĉie ili parolas Esperanton,
komencante kun ”saluton!”
Kiam ili volas skribi poŝtkarton,
la unua vorto ja estas ”saluton!”

Tra la mondo estas malkompreno;
por kompreno, tio estas ia veneno.
Diverseco nia neniam estas puno
por ni, homidaro kun ŝtona koro?

Homoj kutime ja havas intereson
kaj bezonon koni alian personon.
Estas necese havi vastan konon;
Esperantistoj havas proponon.

Yogyakarta, 7 Februaro 2012

Monday, January 14, 2013

Vilaĝo Komuna



Landlimoj ŝajnas nur leĝa afer’,
ĉiuj kontinentoj fariĝas najbaroj
pli realaj kvazaŭ forestus mar’—
ludkampego de diversaj ŝipoj.

Distanco iĝas nur imaga spaco
inter lokoj antaŭe nekonataj.
Bonega estas civitana komuniko
kvazaŭ en unu vilaĝo loĝus ĉiuj.

Ŝajnas ke ĉiu lando iĝas domo,
en kie kunvivas sendependuloj.
Ĉiam respektante al ĉiu homo,
ni sukcesos kiel bonaj najbaroj. 

Kunvivi estas neniam facila afer’,
precipe en nuntempaj familioj.
Pro tiu realeco necesas esper’
krei pli bonan mondon por ĉiuj.

En nia vilaĝo abundas diverseco—
trezoro komuna de mil civitanoj.
Ĉiam respektante al ĉiu trezoro,
ni sukcesos kiel saĝaj vilaĝanoj. 

Hodiaŭ superregas demokratio,
sed ankoraŭ okazas konfliktoj.
Jam estas moderna teknologio
sed en landoj restas problemoj.

La vivo ne estas simpla afer’,
tion diris jam saĝaj antaŭuloj.
Sub la gvido de ĉiam pura kor’,
ni vivos pace kiel globvilaĝanoj. 

Yogyakarta, 11 Februaro 2012

Saturday, January 12, 2013

Poetino ekvatora



Al mi vi daŭre sendas poemojn—
reflektaĵojn de via bela insuleto,
kie la sunlumo ĉiam amas florojn;
kaj, vi, poetino, iĝas revo de ulo.

En via poezio ne troviĝas neĝo,
eĉ kiam ĝi temas pri Kristnasko.
Jam venis al mi gusto de papajo
inter la aromoj en fruktara poezio.

Hodiaŭ mi ricevis novan poemon
verkitan je la pasinta seka sezono.
Ĉiu verso spegulas vian aspekton
bele pentritan sur lazur-kanvaso.

Tie, tie, vi estas, mia bela poetino—
admirantino de sunlumo kaj fruktoj.
Per vortoj, venas al mi ĉiu vitamino:
sero verda por vivi dum mil sezonoj.

Yogyakarta, 6 Februaro 2012