Wednesday, August 1, 2012

Malespero




Tagon en nia surtera vivo
formus en nia propra ĉielo
nuboj turniĝantaj nigraj
blokantaj ĉiun sunradion.

En tiuj nuboj malaperas espero,
la energio de vivo kaj prospero.
Kaj sub la vualo de dubeco
ni perdus kredon je estonto.

Ni imagu vivi sen espero
eĉ dum horo sur la tero
kvazaŭ spiro egalus morton
kaj tago fariĝus nokto.

Tagon dum nia surtera ĉeesto
troviĝus nebuloj sur la vojo.
Estus perdo resti senmova
ĉar estas ĉiam eĉ elirejeto.

Noemuti-Timoro, februare 2010

No comments:

Post a Comment