Saturday, March 31, 2012

Ni ne povas reiri


Ĉiufoje kiam mi estas en la interreto
por komuniki kun partoj de la mondo,
vi estas tie kaj min invitadas babili.
Sed al la estinto ni ne povas reiri.

Jaroj pasas for kaj estas forgeseco
inter ni ekde la horo en tiu loko,
kie vi unuafoje min allogis diri
kion vi volegis daŭre aŭskulti.

Vivante sub la sama tegmento,
kie troviĝas la steloj ka la luno,
estus normale ke ni povas havi
eblecon renkonti sen manpremi.

Ĉiufoje kiam mi babilas en la reto
via bildo aperas kun la sama rideto.
Tuj vi min salutas kaj invitas babili
kvazaŭ ĉio neniam ŝanĝus inter ni.

Jogjakarto, julie 2009

Wednesday, February 29, 2012

Valso

Dum tiu nokto ĝojoplena
neniu estis malfeliĉa,
sub larĝa tendo estis valso
kaj ni dancis en harmonio.

El vizaĝoj kreskis rideto
mi vin tenis kun delikato
dum ni marŝis sur la tero
laŭ la ritmo de muziko.

El viaj haroj kaj via korpo
blovata estis de venteto
malpeza aromo de nokto
veninte unue al mia nazo.

Dum tiu nokto ĝojoplena
ĉiu gesto estis delikata,
antaŭ la domo estis valso
kaj ni moviĝis sen hezito.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Via volo


Ho, posedanto de sciaro!
Plurfoje mi ne scias
kion vi volas ke mi faru.

Certe mi ne estas ĉefpastro
portanta robon de efodo
kun Urimo kaj Tumimo.

Do mi petegas ke vi parolu
per tre direkta maniero
en simplega lingvaĵo.

Noemuti-Timoro, februare 2010


 Urimo kaj Tumimo estas la signo de lumo kaj la signo de justo (Eli. 28:30)

Sunday, January 29, 2012

Maĝapahit


 
Ĉirkaŭ rivero Brantas en Javo
je la dektria jarcento
ekaperis regno ĉiam fama
dank’ al la fondinto Viĝaja.

Dum la tagoj de Hajam Vuruko
staris ĉefministro Gaĝah Mada
unuiginta insularon de mil insuloj
sub la flagoj de granda regno.

Kreskis rizo en vastaj rizkampoj,
vivis la popolo en bona kondiĉo.
Staras ĝisdate multaj temploj
kiel provoj de ĉi tiu gloro.

Restas ankaŭ kelkaj libroj,
trezoregoj de tiamaj saĝuloj.
En Sutasoma estas la frazo
“Unueco en Diverseco”.

Venis la fino de tiu regno
pro perdo en interna milito
kaj unueco jam dividita.
Leciono neforgesita.

Noemuti-Timoro, februare 2010
------------------------------------

* Ĉi tiu poemo estas bazita sur la libro Belajar Pengetahuan Sosial Dengan Kompetensi Dasar, Keterampilan Sosial untuk SD Kelas 5, Jilid 5A de Dra. Nita Suherneti, M.Si., dkk., eldonita de PT. Sarana Pancakarya Nusa Bandung, paĝoj: 121-125.  
Maĝapahit (origine, Majapahit)
Viĝaja (origine, Wijaya)
Hajam Vuruko (origine, Hayam Wuruk)
Gaĝah Mada (origine, Gadjah Mada)
“Unueco en Diverseco” (Bhinneka Tunggal Ika) estas indonezia nacia devizo