Friday, May 31, 2013

Vojo nia ankoraŭ longas



Nuntempe vortoj belaj
trapasas la ĉielon
kaj fluas tra la maro.
Ni ne atendas monaton.

Kaj malgraŭ esti en alia loko,
ĉiutage en ĉambro via,
ĝis la fino de nokto longa
vi atendas telefonvokon.

Sed la beleco de ĉiu vorto
neniam malkovras enhavon.
Ni ambaŭ devas fariĝi paro
komprenanta aman esencon.

Espero ankoraŭ estas en marego;
parolo ankoraŭ ne montras frukton
kaj ni ankoraŭ ne havas posedantojn.
La Eternulo skribis homan destinon!

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Hit lalne fê namnaun",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment