Tuesday, April 3, 2007

Li mem estas poeto

La Eternulo decidis kun granda plezuro
krei estaĵon, kiu nomiĝas poeto.
Tiam la estaĵo mem ankaŭ decidis
bone skulpti eternecon per vortoj.

Oni neniam konas poeton sen vortoj;
ĉar nur per vortoj ekzistas poetoj,
kiuj vivas pro kaj por la vorta beleco
en la universo, kiu naskiĝis el vortoj.

Estas ankaŭ multe da novaj vortoj,
kiuj bezonas la manon de la poetoj
kaj la pravan plumon kun vera inko.
Neniu estos vera poeto sen vortoj.

Jogjakarto, Indonezio, 27/XI/2006

No comments:

Post a Comment