Bona kokoso
ne laŭvole falas el sia aro;
mielo ne verŝiĝas
el arbo-branĉo.
Malgraŭ
skorpioj, oni devas pluki la kokoson.
Malgraŭ
arbego, oni devas preni la mielon.
Manĝaĵo
neniam sin preparas.
Malfeliĉo
kaj feliĉo havas vicon.
Malfeliĉo
venas unue, kaj sekvas feliĉo
por ke kiam
vi atingos altecon vi scios,
ke via
laboro vere havas esencon,
ke la feliĉo
devas esti pagata.
Esperantigita el la poemo "SUSAR MA MLILÊ NMATUINAN",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
No comments:
Post a Comment