Thursday, May 27, 2010

Malnova skribmaŝino


En skatolo estas skribmaŝino

malnova sed respektata

kvazaŭ ĝi estus maljunulo

eksiĝinta sed honorata.


Estas bona tempo por ĉio.

Hieraŭ estis via epoko,

hodiaŭ estas por komputilo.

Kaj por morgaŭ ni atendas.


Malnova skribmaŝino laborema,

nun vi ripozas en skatolo

kiel maljuna soldato hejme

post sia longtempa devo.


Nuntempe laboras komputiloj

kaj jam ĉesis skribmaŝinoj.

Sed malgraŭ via eksiĝo,

vi ĉiam vivas en historio.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

1 comment:

  1. Dankon Johano, mi tre sxatas la poemo pri la malnova skribmasxino. Mi sxatas kaj la temo kiel vi inter teksis la malnovan kun la nova, kaj la ritmo kaj rimo, tre placxas al mi.
    La malnova skribmasxino eble havas la samajn numerojn da jaroj, kiun mi havas. Hodiaux mi atingis okdek jarojn! Amike, Diano

    ReplyDelete