Friday, November 29, 2013

Kiu troviĝas en nebularo




Momente staras kaj kliniĝas je palaco 

reĝino en nebularo, kiu forgesas promeson.
Mielo fluas el la pordo de siaj vortoj
kiam la okuloj trovas iun ĝojon.

Vino acida fluas el la pordo de paroloj

kiam la koro blindiĝas.
Tiu papilio jam ŝanĝis sian koloron,
tiu serpenteto jam ŝanĝis la felon.

folio verda flaviĝas kiel kurkumo.

Rigardu, fungoj iĝas tre venenaj.
Nebulo de timo nun kovras amon.
Do, kiu volas klini je nebuloj?

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Abít nipu atais nanan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment