Tuesday, September 30, 2014

Kolektisto de palmosuko




Al mia patra avo, Gabriel Manhitu[1]

Vi laboras matene kaj posttagmeze;
vere vi ne zorgas pri malvarmo;
vere vi ne pensas pri varmo;
vi neniam zorgas pri pluvo kaj suno.

Frumatene vi portas viajn palmfoli-ujojn,
kaj grimpas altajn suko-donantajn palmarbojn.
Vi hejmportas palmsukon kaj poste boligas ĝin
por produkti bongustan kaj bonodoran arakon.
Por matenmanĝaĵo, vi havas boligitan kasavon
kaj palmsukon, kiu invitas abelojn flugantajn.

Ho, palmosuka kolektisto, grimpisto de altaj palmarboj.
Kiam leviĝas la suno, mi jam grimpas al palmarbo;
kiam subiras la suno, mi atingas la teron.
Neniam forlasu viajn palmarbojn!
Neniam forlasu viajn palmfoli-ujojn!
 
Jogjakarto, oktobre 2012


[1] Mia patra avo Gabriel Manhitu (†1987), farmisto kaj tradicia violonisto, ankaŭ laboris kiel palmosuka kolektisto. Li estis el la Vilaĝo Banfanu, Noemuti, TTU, Okcidenta Timoro (NTT).

No comments:

Post a Comment