Sunday, November 30, 2014

Anĝelino pasinteca



Kiam la steloj forlasas la vastan ĉielon
ĉar jam alvenas kaj salutas nova tago,
vi fariĝas neforgesebla anĝelino estinta.
Via nomo vivas kvankam ne parolata.

Vidu, niaj belaj tagoj kaj noktoj pasintaj
memorigas al ni pri promeso kaj ĵuro:
niaj malplenaj vortoj similas vanan rizon,
kiu estinte fruktodonis kaj beligis la vivon.

Anĝelino pasinteca, la vivo similas dramon.
Unufoje ni ambaŭ renkontiĝis por prezenti.
Kaj kiam niaj scenoj finiĝas, ni restas
kiel la steloj forlasantaj la ĉielon. 


Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Malaikat neno afinit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment