Monday, August 31, 2015

Brua vento



La vento ankoraŭ bruas, ĝi ne haltas.
La pluvo akompanas ĝin kaj malsekigas la landon.
Ĝia bruo regas tra la nokto malluma.
Sed, kiu volas aŭdi tiun ĉi bruon?

Kandelo lumigas min
verŝi mian koron, skribante;
esprimi miajn pensojn per vortoj,
ĉar elektra lampo ne funkcias.

Kial vi ĉiam venas, pluvo?
Kial vi ĉiam blovas, vento?
Lasu domojn esti ĉiam kun tegmentoj,
lasu kokosujojn havi foliojn kaj fruktojn.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Anin aslutus",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment