Tuesday, September 29, 2015

Meznokta paco


Bildo: http://www.paintingsilove.com

Klasika muziko akompanas kaj vekas min.
Ĝi belsonas kaj fluas, plenigante mian animon.
Ĝi movas kaj resonas, plenigante mian koron.
Ĝi elvenas de la poŝkasedilo antaŭ mi.

La akvo de vasta lago bruas kaj malrapide rompas.
Ĝi retiras sin en la lagon kaj poste refrapas.
Unu koko ĵus finas sian trifojan kriadon.
Eble ĝi ĵus vekiĝas el bona sonĝo. 


Mi aŭdas nek homon bruantan nek muzikon el bufedo.
Estas nur iuj homoj flustre kaj malrapide parolantaj.
Hundo bojas el okcidento, plenigante la nokton.
La suno ankoraŭ ne lasas sian liton.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Dame fai’atnanas",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment