Monday, October 13, 2025

BELSONO EL LA ĈIELO - HANAF ALUMAT NÂKO NENO-TUNAN

Bildo: Literatura Vivo (2025)
 
de Yohanes Manhitu

Al Wolfgang Amadeus Mozart

Jam multfoje via bela muziko
akompanas min dum mia longa serĉo.
Mia koro dronas en senfinaj melodioj
ordonantaj paŝojn de tempo-vojaĝo.

Ĉiufoje kiam mi aŭskultas vian belan muzikon,
mia koro plenas je fluo de paco
venanta el la vasta ĉielo,
vere tio similas voĉon de anĝelgrupo.

Kvazaŭ vi ĉiam invitus min por ekpaŝi
atingi la centron de ĉi tiu belsono,
sin kaŝanta en malproksima loko gardata
kaj via muziko fluas ĝis ĝia interno.

Via nomo, via voĉo transiras landlimojn
kaj plenigas la korojn de ĉiu generacio
samkiel gepraava historio konservata
por la generacioj loĝantaj surtere.

Tiu ĉi belsono venas el la Eternulo
kaj fluas tra la beleco de via muziko.
Mia koro fluas en la aŭskult-ĝojo
kaj gloras mi la Reĝon de ĉielo.

Jogjakarto, oktobre 2012
---------------------------

Noto: La originala poemo ("HANAF ALUMAT NÂKO NENO-TUNAN") estis verkita en la davana (davane: Uab Metô; tetume: lia-dawan, lia-baikenu; indonezie: bahasa Dawan; angle: the Dawan language), la timora lingvo kun la plej granda nombro da denaskaj parolantoj kaj ankaŭ la plej vaste parolata enlanda lingvo en Okcidenta Timoro. Ĝi estas uzata plejmulte de la Atoni Pah Metô (laŭlitere “Homoj de la Seka Lando”) en la distrikto kaj la provincia ĉefurbo Kupang, la distrikto Timor Tengah Selatan (Suda Centra Timoro), la distrikto Timor Tengah Utara (Norda Centra Timoro) kaj kelkaj partoj de la distrikto Malaka, kaj ankaŭ estas uzata kiel nacia lingvo en Oekusi-Ambeno, distrikto de la Demokrata Respubliko de Orienta Timoro (tetume: Repúblika Demokrátika Timór-Leste; portugale: República Democrática de Timor-Leste).

Monday, July 28, 2025

NI IRU - MARI KATÓNG PI

Bildo: Literatura Vivo (2025)

de Yohanes Manhitu

Ĉi tiu ŝipo ruliĝas,
estas objekto disverŝita,
sed la pasaĝeroj estas fortaj
kaj tenas unu decidon:
alveni al la insulo de espero.

La ondojn, vi ne povas riproĉi.
Lasu ilin daŭre ludi.
La ondaron, kiu povas reteni?
Lasu ĝin daŭre ruliĝi.
Lasu la vivon esti bunta.
Ni tenu la okulojn malfermitaj.

Estas malnova turo trans la maro.
Tie, ekzistas hela lumo.
De malproksime, oni flaras santal-odoron
el granda brulanta radiko.
Estas la sono de ludanta sasando;[1]
infanoj kantas la kanton Bolelebo;[2]
estas festo kun fumigita viando;
estas homoj, kiuj trinkas laruon.[3]
Katemakmaizo estas la ĉefplado.[4]
Ĉiuj ofertas rideton.

Ungaran, 11 jan. 2023
-------------------------

Notoj: La originala poemo ("Mari Katóng Pi") estis verkita en la kupang-malaja (indonezie: bahasa Melayu Kupang bahasa Kupang), malaj-bazita kreola lingvo uzata kiel gepatra lingvo kaj interlingvo en Kupang (la ĉefurbo de la indonezia provinco Orienta Nusa Tenggara, situanta en Okcidenta Timoro) kaj ĝia ĉirkaŭa regiono. => Ĉi tiu dulingva poemo estis eldonita en Literatura Vivo (Numero 002, julio-aŭgusto 2025), ĉiumonate eldonita de John Huang & Erika Godo en Misisogo, Ontario, Kanado.

[1] Sasando estas harp-simila korda muzikilo. Ĝi estas tradicia muzikilo indiĝena al insulo Rote, Orienta Nusa Tenggara, Indonezio.

[2] Bolelebo estas populara kanto laŭdanta Timor-landon.

[3] Laruo (kupang-malaje: laru) estas konata tradicia trinkaĵo farita el fermentita dolĉa suko de la floraj tigoj de palmarbo (lontararbo), kun trempado en certaj radikoj.

[4] Katemakmaizo (kupang-malaje: jagong katemak; davane: penpasû) estas tradicia timora manĝaĵo. Kutime, gi estas farita el seka maizo bone boligita kune kun faboj, papaj folioj kaj fruktoj, aŭ kukurbaj folioj kaj fruktoj kaj aliaj verdaj legomoj el la familia ĝardeno. Foje, ĉi tiu tipa manĝaĵo, facile trovebla tra la insulo, estas servata kun viando (eble porkaĵo) aŭ fiŝo.