Saturday, July 11, 2009

Sermo Vulgaris

Kiam mi parolas al la mondo

kvazaŭ mi dirus urbi et orbi¹

mia celtabulo estas kompreno.

Kaj mia lingvo estus sermo vulgaris².

Krei miskomprenon estus senutila

ĉar ĉiutage ni daŭras tion fari.

Oni ĉiam ĵetas novajn brikojn

por konstrui murojn de konfuzo.

Nescio estas patrino de danĝero;

Miskompreno, frukto de nescio.

Do kiam mi parolas al la mondo,

mia lingvo estus sermo vulgaris.



Jogjakarta, 29/III/2009

-------------------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.


¹Temas pri latina esprimo, kiu signifas “a la urbo kaj al la mondo”. Kiam la papo parolas al la mondo oni diras tion.

²Popola parolstilo

Signifo de via rideto

Bildo: http://www.rai-aishwarya.com


Ho, viaj okuloj min rigardis
kiam mi ekskribis mallongan vorton
en lingvo, kiun vi neniam konis.

Vi min demandis pri kio mi skribis.
Kaj vi donis al mi tiun rigardon;
granda scivolemo ĝi signifis.

“Pri amo senlima”, mi diris.
Vi ridetis sed flustris nenion.
Interpreti tiun rideton mi ne povis.

Provi mian amon mi ege volis
sed ni ne havis plenan sezonon.
La luno kune kun vi malaperis.

Yogyakarta, 29/III/2009
-------------------------------
Tiu ĉi poemo aperis en "La Karavelo, 
Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva 
Literaturo", no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.

Hodiaŭ estas dimanĉo

Jen estas la vera tago de dia festo

kaj oni invitas ĉiujn al la ĝojo

proponita al la malsata mondo,

al la animoj longtempe sen trinko.

Jen estas la vera tago de dia festo

kiam oni forgesas la bruon de laboro

revenante minuton al la afero,

nin gvidanta tra ĉiela serĉo.

Jen estas la vera tago de dia festo

dum kies okazo homoj de koloroj,

blankaj, nigraj, ruĝaj kaj flavaj,

kunsidas sub la sama tegmento.

Jen estas la vera tago de dia festo

kiam ni kune manĝas kun ĝojo,

kiam ni kune trinkas kun plezuro

el la sama plado kaj la sama taso.

Jen estas la vera tago de dia festo

donanta al ni ĉiuj bonan donacon

por alporti hejmen kaj ĝin porciigi

kun la mondo bozonanta ĝojon.



Jogjakarta, 08/III/2009


----------------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.


Monday, June 8, 2009

La fermata pordo de via koro

Bildo: newniquenews.files.wordpress.com

Ĉiufoje mi volas eniri tien –
en la profundon de via koro
por serĉi kion vi kaŝas tie,
por trovi veran respondon.

Sed ĉiufoje mi penas eniri,
mia peno estas ĉiam vana
ĉar la pordo de via koro
ŝajnas eterne fermata.

Mi demandadis al la suno
kaj aŭskultadis al la luno
ĉar mi volegas el ili scii
kie vi kaŝis la ŝlosilon.

La tempo daŭras forpasi,
tagon post tago, estas mi
serĉanta ĉian ebleceton
por malfermi tian pordon.

Daŭri demandi al la suno,
ne ĉesi aŭskulti la lunon
eble ne estas veraj vojoj
por trovi tiun ĉi ŝlosilon.

Venas espero kaj forteco
por vin tute ekproksimiĝi.
Eble la ŝlosilo troviĝas tie:
en via korpo aŭ via spirito.

Jogjakarta, 08/VI/2009