Thursday, April 28, 2011

Nova paĝo


Kiel malfermi novan paĝon
de taglibro ankoraŭ dika,
mi komencas novan tagon
jam sen vi, ho beleta mia.

Mi ne povas pagi la prezon
de la ĉeesto de sento riska.
Do mi petas vian komprenon
forgesi ĝin kvankam peza.

Neniam mi sentas feliĉon
pro decido korrompiginta.
Sed ni devigis tuj fari ion
malgraŭ prezo tre kosta.

Kiel daŭrigi longan vojaĝon
el stacio neniam atendita;
kvankam mi ne trovas ĝojon,
la radoj turniĝas, beleta mia.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Silente mi ekkaptas la tagon

Kiam turniĝas ankoraŭ la tero
ĉirkaŭ la suno en la universo
kaj estas spirito en la korpo,
eblas ĉiutage surtera feliĉo.

Ekzistas momentoj de ĝojo
donataj de la ĉielo al la tero
por ke iu memoru kiel homo
la antaŭzorgon de la Kreinto.

Kiam venas jam la momento,
estas libereco por ĉiu persono
elekti kiel pasigi tiun ĉi okazon,
kiel al la momento doni signifon.

Estas bona tempo por ĉiu afero,
estas mil eblecoj por ĉiu okazo.
Havante senpostule liberecon,
silente mi ekkaptas la tagon.

Sufiĉas kandeleto por lumeto
kaj ofera donaco el malsufiĉo.
Estas ja preĝeto por bonstato
kaj diaj versoj por ĉiama feliĉo.

Fotoj en albumego por memoro,
bufedo en restoracio por honoro
ne estas elektoj celitaj de la jaro.
La okazo postvivos en poemaro. 

Jogjakarto, maje 2010



 Skribita por memorigi mian naskiĝtagon en ĉi tiu jaro.    

Sunday, March 27, 2011

Posttagmezo neforgesebla


La luno marŝas kaj alproksimiĝas la okcidenton.
la taglumo tuj finiĝos.
Du koroj estas ligitaj kun promesa ŝnuro.
du korpoj ridete proksimiĝas unu la alian
je posttagmezo neniam forgesita.

Posttagmezo neforgesebla, tempo de amo;
posttagmezo brila, tempo plena de ĝojo.
La balkono estas nia blinda atestanto,
kaj la vento, nia surda atestanto.
Nun du koroj fariĝas unu.
Vere, amo estas belega.

Noemuti-Timoro, 19-02-2011
---------------------------------
Ĉi tiu poemo estas tradukita de la aŭtoro el la davana versio:

Neonmabê kamapnikan

Manse nnao ma npaumák neontés,
neno ameûsinet lof he namsoupen.
Nekaf nua mafutû neik tani mantaën,
aof nua nmapaumakan neik kumanit
ma smanaf nua natpenen neik malinat
nbi neonmabê lê lof ka mapnikan fa.

Neonmabê kamapnikan, tabu manekat;
neonmabê ameut, tabu naheun malinat.
Beranda es a-njail hai saksi kamamatâ,
ma anin a-njail hai saksi lê kamalukê.
Oras i nekaf nua njail nekaf mesê.
‘Tebes, laismanekat lo namás.

Yogyakarta, Funhitû 2003

Kiun vi atendas?


Kiam la suno estas subironta,
la abeloj estas lasanta florojn,
kaj la birdoj estas serĉanta lokon por dormi,
vi rigardas al la ŝipo surnaĝanta
ĵus lasanta la enŝipigejon.

Vi staras sur la marbordo
inter la akvo kaj la seka lando
kiel vagisto konfuzita
en iu vasta dezerto.
Kiun vi atendas, virino?

Kefa, 14-02-2011
---------------------
Ĉi tiu poemo estas tradukita de la aŭtoro el la davana versio:
.

Ho mpao sekau ka?

.

Oras manas he nmoufen,
oni-sin nasaitan hausufâ,
ma kolo naim bale he ntúp,
ho mupén bnaotasi anaot
fê nasaitan bnaosonlain

Ho mhaek es tasi-ninen
mbi oe ma metô tnankin
onlê anaolalan nekamneku
nbi pah-hufui amanuat-es
Ho mpao sekau ka, bifé?

Yogyakarta, Funhâ 2007