Sunday, July 31, 2011

Muro malhelpos vian vidon



Herboj tre kreskiĝas plenigante vastan valon.
Burdoj, akridoj flugadas ĉirkaŭante tiun lokon.
Abeloj moviĝas el floro al floro serĉante mielon.
Ĉiu estas verda kaj viaj okuloj fariĝas puraj

En tiu vasta lando vi estas kiel reĝeto.
Kiam alvenas la nokto, vi vin metas
kaj rigardas supren al la ĉielo.
Nenio malhelpas vian vidon

Morgaŭ aŭ postmorgaŭ vi estos moderna homo,
la luno kaj la steloj ĉiam estos en la ĉielo
sed iliaj lumoj ne plenigos vian koron
ĉar muro alta malhelpos vian vidon

Noemuti-Timoro, 13-03-2011

Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Tembok nakín ho matam

Lasu vian lampon teni brulanta


La mondan venton oni ne povas halti
kaj kirlovento povas subite alveni.
Tial lasu vian lampon teni brulanta
por ilumi la vojon al la espera loko

Ĉiufoje via lampo ŝajne estingiĝas
pro olea seniĝo aŭ venta plifortiĝo.
Sed rapide replenigu ĝin kun oleo
kaj savu ĝin el blovado de vento

La vojo ankoraŭ estas longa kaj restas la vento,
ĉiam provanta estingi vian lampon,
kiu savas vin el profunda mallumo
sur la vojo al la espera loko

Lasu vian lampon teni brulanta
kvankam ĉia vento volas ĝin estingi
kun forta blovado kaj granda bruo,
ĉar nur vi estas bona lampogardanto

Noemuti-Timoro, 26-03-2011

Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Mpanat paku he npin nabala

Thursday, June 30, 2011

Pri Facebook

Nuntempe kio estis iam malproksime
kaj stranga en homa penso
plenigas vivon ĉiutagan
kaj iĝas bezono grava.

Kiel kutime, venas el la Okcidento
al ni ĉio, kiu estas nova
kaj ni ricevas ĝin en la Oriento
malgraŭ forgesi fari la saman.

Antaŭ kelkaj jaroj ni ricevis
novan formon, kiu nomiĝas Facebook
kaj individue aŭ en grupoj,
ni plenigas malplenajn lokojn.

Tage kaj nokte aperas skribaĵoj kaj fotoj,
ŝanĝataj laŭ la volo de la posedanto.
Unu skibas, la aliaj respondas;
ĉiu agas laŭ sia volo mem.

Tamen ĉiu kapo havas ĝian propran enhavon,
ĉiu homo havas lian propran intencon.
Unu konsideras Facebook-on kiel gracia vojo,
alia homo rigardas ĝin kiel ilo de krimo.

Kiel tranĉilo utiligata por labori
sed oni anstataŭe utiligas ĝin por vundi,
teknologio ne estas pli valora ol nebulo
se ni serĉas nur ĝian malbonon.

Noemuti-Timoro, 14-05-2011

Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Ntomneu Feisbúk, de Yohanes Manhitu

Insulo Timoro




Ĝiaj montoj esta plenaj de santaloj.
Tial homoj brulas santalignojn,
kies aromo kelkfoje malsanigas homojn.
(Tung Hsi Yang K’au, 1618)

Insulo Timoro, insulo bela.
Tre aroma estas via nomo
kiel santal-aromo tra insulo.

Estas menciita via nomo
de generacio al generacio,
de vilaĝoj ĝis urboj,
de montoj ĝis marbordoj.
Kiu ne scias vian nomon?

Dum sunleviĝo, vi brilas
kiel arĝento brilanta,
kaj kiam la suno subiras,
vi flaviĝas kiel oro brilanta.

Homoj el oriento, el okcidento,
el la suda sfero
kaj la norda flanko
scias kiu vi estas.

Insulo Timoro, vi estas patrino
por viaj geposteuloj.
Preĝu por ke viaj geidoj
vojaĝu tra la mondo
kaj poste revenu
por laŭdegi vian nomon!
Ho,…Insulo Timoro, insulo bela,
insulo aroma.

Noemuti-Timoro, 22-02-2011
Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Pah Timor, de Yohanes Manhitu