Thursday, December 27, 2012

Libera komerco



Marŝante en la novan jaron
ni krucis la sojlon de nova epoko
en kiu ni ekenspiras la aeron
de libera komerco en Azio.

Hodiaŭ matene mi aŭdis voĉon
petintan protekton al registaro,
kiu devas garantii la daŭrigon
de ĉiu produktaĵo el nia lando.

Se ni ne produktas kudrilon,
ĝi povas veni al ni el Ĉinio.
Kvankam la homoj ĝuas facilecon,
estu senfina por ni justeco.

Marŝante en la novan jaron
ni krucis la sojlon de nova epoko
en kiu ni devas formi novan fortecon
por sane konkuri en libera komerco.

Kefa-Timoro, januare 2010

Ĉio jam komenciĝis el lingvistiko



Oni min demandis el kie devenis
mia lernado de la internacia lingvo
kaj pri kiam tiu ĉi-afero komenciĝis
en la vivo de vera lingvo-amanto.

Ĉio komenciĝis el lingvistika kurso
antaŭ ol mi ekkonis kaj esploris,
kion ĝis hodiaŭ nomiĝas interreto.
Do el lingvistika kurso ĉio devenis.

Oni min demandis pri kial mi skribas
en tiu ĉi ilo ne estanta nacia lingvo.
Mi ne kredas, ke nur vortoj sufiĉas
tute klarigi riĉegan senton, Amiko.

Ĝis nun daŭras tia agrabla laboro
donanta al mi iujn, kiujn mi volegas:
scion, amikojn, kaj ceteraj en la vivo.
Kaj per iuj poeziaj vortoj mi repagas.

La afero el lingvistika kurso komenciĝis
sed ĝi ne estas nur lingvistika afero.
Ekde la komenco mi jam min diris,
ke marŝado ĝis la fino estas vero.

Jogjakarto, junie 2009

Friday, November 9, 2012

Esperanto-poeto


Esperantlingve vi verkas poemojn
por mondo nomiĝanta Esperantujo,
kie la lingvo ja estas Esperanto—
ilo mirinda por interkompreno.

Esperantlingve vi sentas kaj pensas
laŭ la ordo de via poeta universo,
kie eĉ artefaritaĵo havas belecon,
kiun havas Esperanto ekde la komenco.

Kefa-Timoro, januare 2010

Ekde la tago de Babela Turo



Ekde tiu tago kiam ni lasis la Turon
kaj tre vojaĝis tra la vasta mondo,
ni kutimas uzi ne nur unu lingvon
sed esprimilojn kun ia diferenco.

Malsukcesinte krei efektivan ilon
nin unuiganta en homa frateco,
ni daŭre vivas kaj skribas la vivon
en ĉia linio de ĉielarka lingvo.

Eĉ post kiam la Ĉielo metis fajron
sur la apostoloj en ŝlosita domo,
la homaro ne regajnis lingvon
kunliganta ĉiujn sen diferenco.

Bonvolaj homoj provis fari ion,
kiu fariĝus ponto de komuniko.
Sed ni daŭre havas problemon
ĉar estas muroj tra nia planedo.

Hodiaŭ ni havas belan konstruaĵon,
en kiu aperas ombro de ĉi tiu turo.
Se iam aŭskultiloj ĉesas sian rolon,
revenos la unua tago de Babelo.

Jogjakarto, junie 2009