Tuesday, August 30, 2016

Arekofruktoj kaj Betelfolioj

Foto: www.google.com

Al plantantoj de kateĉuareko[i] kaj betelo

Arekofruktoj kaj betelfolioj, signoj de timorana gastamo;
arekofruktoj-betelfolioj, pordo-malfermantoj al la amkoro.
Kiu maĉas arekofruktojn kaj betelfoliojn, konas Timor-koron;
kiu rifuzas arekofruktojn-betelfoliojn, rifuzas Timor-gastamon.

Kateĉuareko kaj betelo kreskas en ebena kaj dekliva tero;
kateĉuareko kaj betelo estas gardataj samkiel sekreta pakto;
arekofruktoj kaj betelfolioj malpermesatas ĝis rikolto-tempo;
kateĉuareko kaj betelo tiras monon al siaj plantantoj.

Kiam alvenas iu gasto, oni malfermas la skatolon.
Arekofruktoj kaj betelfolioj estas donataj kaj maĉitaj;
vortoj do elfluas samkiel rivero fluanta.
Unueco inter la homoj fortiĝas,
sed kelkfoje ĉiun laboron oni forgesas. 


Jogjakarto, oktobre 2012

-----------------------
[i] Kateĉuareko (Areca catechu) estas palmo el la Arecaceae, kiu troviĝas multe en la insulo Timoro.

Esperantigita el la poemo "Puah-Manus", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Mi Rigardas La Pluvon

Bildo: www.google.com

La nuboj subite mallumiĝas,
la suno fermas sian okulon;
la vento bruas kaj etendiĝas,
movante branĉojn de kesambio*.

Malvermeco min atakas,
penetrante ĝis la ostoj.
Kiam sonĝo estas bona,
dormo ĉiam daŭriĝas.

Mi memoras la sunon brulantan,
kiu jam forlasis palacegon;
mi perdas la lunon brilan,
kiu akompanis min ĉiunokte.

Pluvo, pluvu laŭregule;
suno, brilu kun senso!
Nia vilaĝo ne estas lago;
nia insulo ne estas kopro.

Noemuti, Timoro, marte 2011
----------------------
*) Kesambio estas arbo tropika havanta malmolanduran lignon, science nomata Schleichera oleosa.


Esperantigita el la poemo "Au Umasan Ulan", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Sunday, July 31, 2016

Santalo, Arbo Bonodora

Bildo: www.google.com

Al la tuta timora popolo

Estas vere, ke vi estis reale bonodora. 

Ĉu vi ĉiam bonodoras hodiaŭ kaj nun?
Ĉu vi daŭre bonodoros estontece?
Estu atestantoj la suno kaj la luno.

Pasintece vi vere fekundiĝis kaj gardis la landon.
Ĉu hodiaŭ via animo kaj korpo havas timon
kiel brulligno lasonta sian trunkon?
Kiu savos ilin el regado de la nokto?

Estis via bonodoro, kiu invitis blankulojn el ĉiu lando;
via prezo altiris vojaĝintojn el vilaĝoj kaj urboj;
vian nomon oni mencias generacion post generacio,
sed oni forgesos vin kiel la venton pasintan?

Kiu devas protekti vian sanktan animon?
Kiu volas skribi al vi vian nomon aroman
en la libro de paktoj pere de ora inko?
Kiu volas malhelpi korojn volantajn?
Kiu volas varti viajn generaciojn?


Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Santalo, Arbo Bonodora",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Venuso


Bildo: www.google.com

Tagiĝa stelo, vi estas tiu, kiu adiaŭas la nokton.
Vi brilas por bonvenigi la tagon venantan.
Oni nomas vin matena stelo.


Multfoje mi falas en mallumon,
kaj lasas mian animon ami noktan aromon.
Do, mi atendas vin por tuj liberigi min.


Venuso, stelo brilanta, kiu lumigas la matenon.
Ĉiam aperu al mi ĉar mi ŝatas vin.
Bonvole venu ĉi tien ĉar mi atendas vin.

Noemuti, Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Kfufaifnomê",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu