Tuesday, August 31, 2010

Fremdulo


Ne parolu al fremduloj!

Tio estas utilega konsilo

en lando plena de danĝero,

kie eĉ redeto estus fajro.


En alia lando sen danĝero

fremdulo iĝas ia najbaro

donanta koloron al popolo

vivanta aparte en insulo.


Donu ion al fremdulo!

Tio estas saĝa konsilo

en lando plena de medito

tiranta animojn el konflikto.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Fenestro


En domo krom la pordoj

estas fenestroj malfermitaj

dum senpluva posttagmezo

je la tria de Februaro.


Malfermante bluan kurtenon

vidata estas ia tapiŝo

de herbejo nun tre verda.

Apude estas granda vojo.


Sur mia tablo estas fenestroj

de mondo ankoraŭ mistera.

Paĝon post paĝo mi malfermas

ĝis kiam venas ripoztempo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Sunday, July 18, 2010

Infano

Mi jam ne estas infano

laŭ la signifo en vortaro.

Nun mi jam estas viro

kun aferoj en la mano.


Sed vere mi estas infano

antaŭ la viva mistero

tiel granda kiel marego,

neatingebla kiel la horizonto.


Kiam mi rigardas al infano

mi sopiras je infana vivo

sen aferoj en la mano.

Sed mi jam estas viro.


Noemuti-Timoro, januaro 2010


Ŝlosilo

Ĉie troviĝas ŝlosilo
granda aŭ malgranda,
nova aŭ eble malnova
por fermi aŭ malfermi.

Ĉiu havas sian ŝlosilon
por fermi aŭ malfermi.
Fermante ni malhelpas
la eniron al certa loko.

Ĉiu havas sian ŝlosilon
por fermi aŭ malfermi.
Malfermante ni havas
la eblecon por libereco.

Ĉie troviĝas ŝlosilo
preciza aŭ nepreciza,
uzata aŭ eble neuzata,
por helpi aŭ malhelpi.

Noemuti-Timoro, februaro 2010