Wednesday, December 29, 2010

Floreto inter kaktoj

Bildo: http://thecoredump.org

Sur tiu ĉi insulo de santalo,
kie santaloj ne libere vivas
sed bovinoj ankoraŭ moviĝas
vivas kaktoj en la kampoj.

Ne perdu esperon, Amiko!
Eĉ inter kaktaroj vi trovos
floretojn belajn kaj aromajn.
Estas feliĉo ĉie en la mondo.

Floreton inter kaktoj mi trovis
sed al mi la tempo malhelpas.
Neniu scias kiam venas al mi
bona horo ektuŝi la floreton.

Noemuti, septembre 2009

Ekzistas dezerto inter ni

Bildo: https://saharadeserttour.com

Tiu estas realeco, kiu parolas, 
kaj ni ambaŭ ne povas nei 
kvankam vortojn ni ja havas. 
Ĉu realeco estas por akcepti? 

Vivo, en viaj okuloj troviĝas 
sed ekzistas dezerto inter ni, 
kiun realeco ni libere nomigas. 
Do kion ekzakte ni povas fari? 

Estas eble ke ni same sentas 
la ondon kaj en vi kaj en mi. 
Nur en la koro ni konservas 
la sentojn vivantaj inter ni. 

Noemuti, septembre 2009

Tuesday, November 30, 2010

Insulara knabo


Naskita en ĉi tiu insularo,
kie sunlumo estas senpaga
kaj lunlumo estas donaco,
mi estas ja insulara knabo.

La insularo estas patrolando,
al kiu mi donas mian amon.
Malgraŭ ventego kaj tertremo,
mi restadas insulara knabo.

Noemuti-Timoro, januare 2010

La angla por infanoj


Antaŭ momento en la radio

oni informadis pri la plano

instrui la anglan en bazlernejo,

komence ekde tre juna aĝo.


Mi tre miris pri tia politiko

fermanta la pordon al la junularo

frue koni sian gepatran lingvon—

la identecon de unika popolo.


Malgraŭ la graveco de iu valoro

tra la partoj de nia planedo,

estas belega la diverseco,

sed kun homara unueco.


Pro la forto de iu valoro,

je la nomo de moderneco,

ni donas al nia junularo

nescion de riĉa trezoro.


Estas bona la entuziasmo

lerni ion de alia mondoparto.

Sed bona skalo de antaŭeco

nin savos el komuna bedaŭro.


Jogjakarto, marte 2010