Friday, November 9, 2012

Esperanto-poeto


Esperantlingve vi verkas poemojn
por mondo nomiĝanta Esperantujo,
kie la lingvo ja estas Esperanto—
ilo mirinda por interkompreno.

Esperantlingve vi sentas kaj pensas
laŭ la ordo de via poeta universo,
kie eĉ artefaritaĵo havas belecon,
kiun havas Esperanto ekde la komenco.

Kefa-Timoro, januare 2010

Ekde la tago de Babela Turo



Ekde tiu tago kiam ni lasis la Turon
kaj tre vojaĝis tra la vasta mondo,
ni kutimas uzi ne nur unu lingvon
sed esprimilojn kun ia diferenco.

Malsukcesinte krei efektivan ilon
nin unuiganta en homa frateco,
ni daŭre vivas kaj skribas la vivon
en ĉia linio de ĉielarka lingvo.

Eĉ post kiam la Ĉielo metis fajron
sur la apostoloj en ŝlosita domo,
la homaro ne regajnis lingvon
kunliganta ĉiujn sen diferenco.

Bonvolaj homoj provis fari ion,
kiu fariĝus ponto de komuniko.
Sed ni daŭre havas problemon
ĉar estas muroj tra nia planedo.

Hodiaŭ ni havas belan konstruaĵon,
en kiu aperas ombro de ĉi tiu turo.
Se iam aŭskultiloj ĉesas sian rolon,
revenos la unua tago de Babelo.

Jogjakarto, junie 2009

Wednesday, October 31, 2012

Legomvendisto

Bildo: http://gerak-nafas.blogspot.com

Ĉiutage vi marŝas sur la strato
proponante legomojn al la homoj
loĝantaj malproksime de la vendejo.
Vokante vi informas pri via veno.

En korbo aŭ du korboj portataj
troviĝas legomoj kolorplenaj
ofte proponataj kun diskonto
dum la sezono de legomoj.

Ĉar estas postulego de vivo
vi marŝas ĉiutage sur la strato
por provi antingi iom da feliĉo
en ĉi tiu vivo baraktoplena.

Kefa-Timoro, januare 2010

Oro kaj arĝento


Oron kaj arĝenton mi ne havas
sed mia volo ja ĉiam vivas.
Dum mi vivas mi spiras
kaj agante mi esperas.

Oron kaj arĝenton mi ne havas
sed mia spirito neniam mortas.
Malhoneste ni ĉiam trovas,
senhezite ni tial perdas.

Noemuti-Timoro, februare 2010