Monday, February 29, 2016

Lasu vian lampon resti brulanta

Bildo: Bildo: http://st.depositphotos.com

La mondan venton oni ne povas haltigi
kaj kirlovento povas subite alveni.
Tial lasu vian lampon resti brulanta
por lumigi la vojon al la espera loko.

Ĉiufoje via lampo ŝajne estingiĝas
pro olea seniĝo aŭ venta plifortiĝo.
Sed rapide replenigu ĝin per oleo
kaj savu ĝin el blovado de vento.

La vojo ankoraŭ estas longa kaj restas la vento,
ĉiam provanta estingi vian lampon,
kiu savas vin el profunda mallumo
sur la vojo al la espera loko.

Lasu vian lampon resti brulanta
kvankam ĉia vento volas ĝin estingi
kun forta blovado kaj granda bruo,
ĉar nur vi estas bona lampogardanto.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Mpanat paku he npin nabala",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

----------------
*) Ĉi tiu esperanta traduko aperis en "Beletra Almanako" n-ro 12 (Oktobro 2011) - 5a jaro en Novjorko, Usono. 

No comments:

Post a Comment