Thursday, March 31, 2016

Luno lumiganta

Bildo: http://www.dreamviews.com

Ĉi tiun nokton la luno malaperas, mallumiĝas.
Ŝi sidiĝas en nekonata reĝolando,
ŝi ne rigardas la mondon malluman.
Mi sidiĝas sole por kalkuli ĉiun paŝon
laŭlonge de la ĝusta vojo por plenumi celon.

Estas vere, ke la luno neniam turnas sin,
sed ridas ĉe la malantaŭa flanko de la nuboj.
Kiam ŝi iros kaj lasos la nubojn blokantajn
por lumigi la malluman, malklaran mondon?
Ho luno lumiganta, ne prokrastu veni al mi!

Noemuti, Timoro, februare 2011

Esperantigita el la poemo "Funan atanâ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment