Thursday, March 31, 2016

Unua pluvo

Bildo: www.google.com
La suno ĵus malleviĝas en okcidento,
kiam pluveto malsekigas sekan landon.
Estas la ĉi-jara unua pluvo en nia urbo.
Ĝi ekas la pluvsezonon, adiaŭe al la varmega.


Mi flaras bonodoron venantan el la grundo
malsekigita de la akvo pura el la nuboj.
Mi vidas arbojn velkintajn nun en ĝojo
ĉar jam alvenas la savanta pluvo.


Mia koro nun flugas al mia insulo,
Insulo Timoro, mia naskiĝlando.
Dum venas unua pluvo kiel nun,
semoj de maizo, rizo, kaj fabo
estas preparitaj por plantado-tago.


Unua pluvo, espero-portanto
al ĉiuj plantantoj
atendantaj pluv-akvon, akveron,
por surverŝi la plantojn.


Unua pluvo, ne vi haltu;

sendu pluv-akvon sufiĉan sur la teron!
Espereble ĝi ne fariĝos inundo,
sed ne sekiĝos por mortigi plantojn.
Ne alportu malfacilecon al nia vilaĝo!
 

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Ulan ahunut",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment