Wednesday, October 30, 2013

Ami skribaferon



Al ĉiuj, kiuj estas kleraj

Skribafero estas samkiel bela virino,
kiun oni devas ami kaj laŭdi.
Amante skribaferon, ni amas scion.
Kiu skribas, estas scia atestanto.
Venu ni skribu, skribu kaj ne ĉesu.

Rigardu vian plumon samkiel hakilo,
pripensu vian libron kiel virga arbaro.
Uzadu do tutkore vian plumon,
rigardu ridante vian laboron.

Skribafero estas bona vojo,
kiu vin portos al lando de graso:
graso de scio kaj de pensoj ŝatataj.
Do, amiko, prenu nun vian plumon.

Genealogisto povas forgesi genealogian aferon,
buŝpoeto povas forgesi lian belan parolon,
sed verkisto, neniam li ĉesos skribi
ĉar liaj vortoj estos ĉiam skribitaj.

Noemuti-Timoro, maje 2011
Esperantigita el la poemo "Tnek laistuis",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Poeto



Al poetoj verkantaj en la davana

Vortoj estas sia manĝo bongustega;
lingva senco estas sia trinkaĝo dolĉa.
Li daŭre verkas el sia kora profundeco,
kaj disĵetas vortojn al koroj kaj animoj.

Iu dirus ke li sonĝas aŭ frenezas,
aliaj dirus ke li estas senlabora homo.
Sed li estas vera verkisto, bona gvidisto
al ili: laŭdantoj de skribaĵo kaj vortoj.

Ho poeto, elkora vortsendanto;
laŭsenta konsilanto kaj gvidanto.
Via riĉaĵo estas belsona poezio legita,
viaj kunuloj estas vortoj kaj skribilo ponta.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Atuipuisi",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Monday, September 30, 2013

Tago de amo



Kunvenas grupoj de gejunuloj,
plenaj je vizaĝoj ridetaj
kaj animoj dolĉaj kaj ĝojaj.

Butikoj kaj centrokomercio plenas je homoj
serĉantaj donacojn por doni
al animoj kaj korpoj amataj.

Estas feliĉa tago por paroj,
lastaj horoj por gefraŭloj.
Amo devas vivi senhalte.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Neno manekat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

Kiam velkas la rozo



Rozo estis bela floro bone kreskanta,
kiu hieraŭ vivis ka parfumis landon.
Hieraŭ ĝi nutris al malsatantoj,
kaj donis trinkaĝon al soifantoj.

Ĝi estis signo de amo,
skribinto en libro gardata.
Sed la vento rompis siajn foliojn.
Poste la suno mortigis sian trunketon.

Se la Kreinto respondos al mia peto,
lasu ke oni tuj planti novan rozon.
Sed ĝia aromo devas esti la atendita
por ke oni ne devus planti denove.

Oni devas ĉiam aŭskulti la voĉon divinan
ĉar estas ĝi, kiu elektas la rozon eternan,
oni devas ĉiam aŭskulti la ordon divinan
ĉar estas ĝi, kiu neniam enhavas eraron.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Oras roza nmaknenê",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu