Thursday, July 31, 2014

Poemo el la vartanta urbo



Jam plurfoje mi volas skribi al la mondo
por rakonti al altaj montoj kaj vastaj maroj
pri forta koro-rilato neforgesebla.
Ĉi tiu urbo scias miajn interesojn ka ĉiam min lasas
pensi kaj poste fluigas miajn ideojn
kaj ilin sendas al ĉiu loko senlima,
kiu esperas ricevi ĉi tiun oferon mian.

Kaj ĉi-posttagmezon, kiam la suno estas subiranta,
mi sidiĝas, fosas kaj elprenas, poste fluigas
kelkajn vortojn simplajn el ĉi tiu urbo
al altaj montoj kaj vastaj maroj kaj
al oreloj ka koroj interesiĝantaj.

Jogjakarto, septembre 2012
Esperantigita el la poemo "Puisi nâko kota apafâ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Belsono el la ĉielo

Bildo: www.google.com

(Al Wolfgang Amadeus Mozart)

Jam multfoje via bela muziko
akompanas min dum mia longa serĉo.
Mia koro dronas en senfinaj melodioj
ordonantaj paŝojn de tempo-vojaĝo.


Ĉiufoje kiam mi aŭskultas vian belan muzikon,
mia koro plenas je fluo de paco
venanta el la vasta ĉielo,
vere tio similas voĉon de anĝelgrupo.


Kvazaŭ vi ĉiam invitus min por ekpaŝi
atingi la centron de ĉi tiu belsono,
sin kaŝanta en malproksima loko gardata
kaj via muziko fluas ĝis ĝia interno.


Via nomo, via voĉo transiras landlimojn
kaj plenigas la korojn de ĉiu generacio
samkiel gepraava historio konservata
por la generacioj loĝantaj surtere.


Tiu ĉi belsono venas el la Eternulo
kaj fluas tra la beleco de via muziko.
Mia koro fluas en la aŭskult-ĝojo
kaj gloras mi la Reĝon de ĉielo. 


Jogjakarto, oktobre 2012 
---------------------------
*) Esperantigita el la poemo Hanaf alumat nâko neno-tunan,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Monday, June 30, 2014

Gardado de rizkampo



Al birdoĉasantoj

Frumatene ni forlasas hejmon

kaj kuras rapide al rizkampo-budo
por libere rigardi kaj ĉasi birdojn.

Ni sidas kiel gardantoj en rizkampo,
kriegoj kaj riproĉoj plenigas la ĉilon.
Paseroj stangas kaj flugas kiel flagoj.

Rizo matura al ni portas ĝojon,
donas esperon al la vivo de farmistoj
por ne malsaniĝi sed manĝi kiel reĝo riĉa.

Kiam la suno estas subironta, ni forlasas la lokon,
ni ordigas la rizkampo-budon por iri hejmen.
Morgaŭ frumatene ni revenos ĉi tien.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Tiut’aenöek",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Forlasi la vilaĝon



Malĝojeco plenigas la korojn de la forvojaĝontoj kaj restontoj,
rido kaj rideto fariĝas nekonataj samkiel fremduloj.
Lagrimoj fluas kiel pura akvo fluanta el fonto,
kaj mesaĝoj eliras el la sekaj buŝoj.

Vere la vilaĝon oni mankas sed devas forlasi,
por atingi bonan kaj ĝojo-donan vivon;
por flari novan aromon kaj gusti mielon alilandan.
La vilaĝon oni devas forlasi por ĝin ami kaj estigi.

Verdire, ke estas peze kaj neŝate forlasi vilaĝon.
Sed fakte estas dolĉe se oni ĝin gusti kun ĝojo.
Forlasi la vilaĝon, ne timu pri tiu kiel peko
ĉar kiam ni forlasas vilaĝon, ni amas ĝin.

Jogjakarto, oktobre 2012
Esperantigita el la poemo "Tasaitan kuan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu