Saturday, October 31, 2015

Koroleli


Bildo: Albumo de Yudith Lorenzo Taolin, 2015

Du linioj de homoj frontas unu la alian,
kaj meze, troviĝas longa trogo kun rizo.
Pistiloj daŭre pistas farante muzikon.
Je la finoj de trogo sidas du viroj,
kaj fluas reciproke belaj vortoj.

En la tendo kaj ekstere, estas spektantoj,
virinoj kaj viroj portantaj betî kaj tais[1]
ĝoje partoprentaj en la kunkantado.

Rigardu, el la interno de tiu domo,
daŭre venas varmaj trinkaĵoj! 
Tiu estas la festeno memore de mortinto.

Sed nuntempe oni ne ĉiam faras ĝin

ĉar ni ne havas jam multe da brutaro
kaj manĝaĵo jam ne estas sufiĉa
por la homoj venontaj.

Jogjakarto, oktobre 2012 

Esperantigita el la poemo "Koroleli",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

------------------------------

[1] ″Betî″ [beti’] kaj ″tais″ estas respektive viro kaj virina vestaĵo de la timoranoj. ″Betî″ similas litkovrilon kaj ″tais″ similas sarongon. Kutime, ĉi tiuj tradiciaj vestaĵoj estas produktiktaj hejme far timoraj virinoj, kiuj havas la mirindan talenton.

Muziko klasika



Muziko klasika estas animo mia,
muziko klasika estas spiro mia.

Kiam mi aŭdas ĝin, mi ĝojas,
kiam mi aŭskultas ĝin, mia koro fluas kiel rivero.

Muziko klasika ja estas bela,
muziko klasika ja purigas mian menson.

Jogjakarto, septembre 2012

Esperantigita el la poemo "Musik klasik",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Tuesday, September 29, 2015

Meznokta paco


Bildo: http://www.paintingsilove.com

Klasika muziko akompanas kaj vekas min.
Ĝi belsonas kaj fluas, plenigante mian animon.
Ĝi movas kaj resonas, plenigante mian koron.
Ĝi elvenas de la poŝkasedilo antaŭ mi.

La akvo de vasta lago bruas kaj malrapide rompas.
Ĝi retiras sin en la lagon kaj poste refrapas.
Unu koko ĵus finas sian trifojan kriadon.
Eble ĝi ĵus vekiĝas el bona sonĝo. 


Mi aŭdas nek homon bruantan nek muzikon el bufedo.
Estas nur iuj homoj flustre kaj malrapide parolantaj.
Hundo bojas el okcidento, plenigante la nokton.
La suno ankoraŭ ne lasas sian liton.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Dame fai’atnanas",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Pluvo kaj espero neniam velka



Hodiaŭ sunlumas kvankam ne varmiĝas,
la suno venis sed ŝajne ne plenbrilas,
ĝi donas sunlumon sed ne tutkore
dum tiu ĉi jaro, jaro malseka.

Ĉiu jaro havas sian propran formon
kaj la ĉi-jara formo estas malsama.
Se ne dum la nokto, ĉerte dum la tago,
ni vidos pluvon kaj sentas malvarmon.

La grundo malsekiĝas, neniam sekiĝas;
la folioj estas verdaj, neniam flaviĝas.
Ne estas tempo por kultivi kampon,
maizo kaj rizo ne plenigos grenejon.

La pluvo ne ĉesas, ni ne eliras;
manĝi kaj trinki, ni daŭrigas.
Esperu, ke manĝaĵo ne malpleniĝos
por ke ni ĉiuj pasigu monaton.

Ĉiu jaro havas sian propran naturon,
homoj ne havas elekton
sed posedas cerbon por serĉi vojon
por ĉiam ĝoji dum ili havas vivon.

Konfidu ni al espero neniam velka
kaj tenu firme la eternan promeson,
plifortigu fidon kaj akrigu intelekton,
ni povos savi nin en tempo malfacila.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Ulan ma fnekan kaämsabat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu