Thursday, December 26, 2013

Kiel maralgo ĉiam verda

Bildo: http://feedxl.com/newsletters/20-seaweed-miracle-or-con.html
Kiel grupo de mar-algoj en la maro,
ni serĉas eblecon floti ĉiutage
ĉar estas nenio, kiu ĉiam restas –
la vivo nin movas senhalte.

Malgraŭ esti atako kaj puŝo el ĉie
ĉirkaŭante maralgojn la margardantojn,
neniam ili rifuĝas al alia loko.
Ili ĉiam verdas en la maro.

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Onlê hútasi matel piuta",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Longa dormo



Kiu ne ŝategas bonan dormon,
kiam la korpo kaj la menso laciĝas kaj esperas ripozon?
Malgraŭ esti diligentaj kaj tre laboremaj,
ni ankoraŭ estas homoj, ne robotoj.


Sed plurfoje ni obeas kaj sekvas
intereson, kiu lacigas la korpon kaj la menson
ĉar ni ĉiam serĉas por trovi
kvankam kiam ni trovas, ni perdas.


Ni trovas, ni perdas; ni trovas kaj perdas.
Ni perdas, ni serĉas; ni perdas kaj serĉas.
Ni donas kaj ricevas, ni donas kaj esperas ricevi.
Ni ricevas, ni ĝojas; ni ĝojas ricevi.


Longa dormo: vitamino por la korpo kaj la menso
por ke ili trovu povon enterpreni laboron.
Sed kiam la kokoj kaj aŭgurbirdo kantas,
vi lasas la liton kaj demetas litkovrilon.


Noemuti-Timoro, aprile 2011
Esperantigita el la poemo "Tupas amnanut",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Friday, November 29, 2013

Tagoj kaj noktoj pasintaj



Ŝi estis luno kaj stelo brilantaj,
ĉiam portintaj al mi veran lumon.
La tago neniam ŝanĝas la vizaĝon,
la nokto neniam aliigas sian molecon.

Kiam du koroj troviĝas kune samline,
la tero fariĝas bela, kaj brilas la ĉielo.
Nelingvisto diras bonajn aferojn;
belaj vortoj fluas senhalte.

Kiam la maro malhelpas koron atenditan,
la luno ekaperos el la okcidento
kaj poste sin tiros per la oriento.
La luno kaj la steloj ne brilas.

Hodiaŭ la longaj pasoj devas haltiĝi,

kvankam la luno kaj la steloj ne brilas.
Nun la vojaĝo atendita devas finiĝi,
kvankam floroj ne donas aromon.

La Kreinta gvido estas ĉiam vera,

sian konsilon oni devas acepti.
Konscienco estas voĉo ĉiela,
kiun oni devas aŭskulti.

Nigraj nuboj foriros;

nebuloj grupiĝantaj malaperos.
Lasu al la suno ĉiam brili
kaj la luno nokton malluman ilumini.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Neno ma fai afinit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Kiu troviĝas en nebularo




Momente staras kaj kliniĝas je palaco 

reĝino en nebularo, kiu forgesas promeson.
Mielo fluas el la pordo de siaj vortoj
kiam la okuloj trovas iun ĝojon.

Vino acida fluas el la pordo de paroloj

kiam la koro blindiĝas.
Tiu papilio jam ŝanĝis sian koloron,
tiu serpenteto jam ŝanĝis la felon.

folio verda flaviĝas kiel kurkumo.

Rigardu, fungoj iĝas tre venenaj.
Nebulo de timo nun kovras amon.
Do, kiu volas klini je nebuloj?

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Abít nipu atais nanan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu