Tuesday, March 31, 2015

Bovgardisto


Bildo: http://benyaminlakitan.com/2014/03/page/2/

Bovgardisto, homo diligenta;
Estas vi, kiu gardas familian riĉaĵon.
Estas vi, kiu konas akvon kaj lageton, altaĵon kaj malaltaĵon.
Vi konas ankaŭ la verdan savanon.
Vi neniam forlasas vian belsonan fluton.
Ĉiuj viaj bovoj vere obeas nur al vi
ĉar vi estas ilia ama gardisto.

Bovgardisto, ne estos fruktodona via ŝvito;
via belsona fluto ne belsonos ĉiam
ĉar verde savano ne daŭre burĝonos.
Homoj fluas kiel inunda Rivero Benain.
Vasta verda tero fariĝas vilaĝejo.
Ĉiuj bovoj kaj kaproj havas hejmon.
Vi devos porti novan vestaĵon.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Atúkbijael",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Mi estas en la ĉielo




Ĉi-matene mi estas en la ĉielo.
Ĉi tie ne troviĝas io bela,
estas nur nuboj pendantaj,
blankaj samkiel kotono.

Ni, multe, sidas surseĝe,
ĉiu havas sian seĝlokon.
Mi forlasis Insulon Timoro
kaj transiras al Insulo Javo.

Estante en la vasta ĉielo,
oni preĝas al la Kreinto
por ke ni ĉiam havu sanon
kaj atingu nian vojaĝfinon.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "‘Bi neno-tnanan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

Saturday, February 28, 2015

Scio ne estu malliberigata


Scio estas kiel akvo fluanta el granda fonto;
scio estas branĉo de trunko kreskanta ĉiam bone.
Ĝi fluas al tio, kio malplenigas la menson
kaj faras lageton por ĝin kapti kaj konservi.
Kiel arbobranĉo, ĝi burĝonas kaj floras,
poste bonodoras plenigante ĝardenon.

Sed kiam avareco plenigas koron avidan,
scia lageto ne estingas la soifon de la mondo
kaj flor-aromo moviĝas nur ĉirkaŭ la ĝardeno,
ne troviĝos ĝojo en la mondo, kiu esperas.
Se ĉiutage scion ni metas en malliberejon,
ni velkigos la intereson bone kreskantan.

Noemuti-Timoro, aprile 2011

Esperantigita el la poemo "Hine kaisâ mapaän",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Kiel tiu akvo fluanta


Rigardu tiun akvon fluantan de tie,
kiu ĉiam trovas vojon por flui
ĝis ripozloko sia, kiu estas tie,
en la valo, kaj tie kolektiĝas.

Ne nur unufoje ni ne scias
de kie ni venas kaj kien ni iras.
Ni estas kiel vojaĝanto konfuzita
en lando-mezo perdanta la vojon.

Ni demandas nin kaj serĉas respondon
al demando pleniganta niajn mensojn.
Rigardu tiun akvon fluantan de tie,
kiu ĉiam trovas vojon por flui.

La vojo ĉiam malfermiĝas antaŭ ni
sed niaj koroj ankoraŭ estas fermitaj.
Kiam la koro malfermiĝas kaj puriĝas,
ĉio montriĝos kaj fariĝos pordo.

Noemuti-Timoro, aprile 2011

Esperantigita el la poemo "Onlê oe asait nae",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu