Friday, October 9, 2009

Denove peti rifuĝejon

Estas senfine kaj eble senfrukte demandi
pri kio estus la vera kialo nin troviĝi ĉi tie,
sub la ĉielo kun espero por nur nova tago
vivi sentime kiel gefiloj de Ĉiopova Dio.

Venas denove kion oni jam lernis forgesi,
reaperas al ni kion oni nomas terursonĝo,
revenas ja kion oni malhelpas kun preĝoj.
Ho ve! Denove ni estas ĉi tie kun larmoj.

Hodiaŭ ni devas repeti rifuĝejon kaj helpon
al la mondo kalkulanta paĝojn da problemoj.
Estas jam multekostege perdi preskaŭ ĉion,
do helpu nin konservi la lastan: Esperon.

Noemuti-Timoro, 07/X/2009

Oni mem formas la korpon


La korpo similas al kaŭĉuka tubo,

kiun oni mem formas laŭ sia volo.

Se oni scias la arton ĝin fari bela,

do belan korpon fariĝos. Mirinda!


Laŭdire ke ni estas kion ni manĝas

kaj trinkas: kion akceptas la korpon.

La korpo reproduktas kion ni donas.

Ni estas artistoj kreantaj belecon.


La korpo similas al kaŭĉuka tubo,

kiun oni mem premas laŭ forteco.

Sciante la teknikon fari ĝin normala,

estas ĉiam eble ke ĝi fariĝos artista.


Noemuti-Timoro, 07/X/2009

Mateno en mia vilaĝo

Birdoj ĝoje kantas en la arboj

bonvenigantaj la sunon alvenontan

dum la roso falas en la grundon,

lasanta la folioj por libereco.


La kantado de la birdoj invitas la kokidojn

por lasi fermitan domon post la nokto.

Antaŭ la domo oni prepares grenerojn,

komenciĝas matenmanĝo kun ĝojo.


Kiam venas la suno el la oriento,

finiĝas la silento, reginta la nokton.

El la domoj nun venas la vilaĝantoj

sin preparantaj por nova longa tago.


Noemuti-Timoro, 22/IX/2009

Ekzistas deserto inter ni

Tiu estas realeco, kiu parolas,
kaj ni ambaŭ ne povas negi
kvankam vortojn ni ja havas.
Ĉu realeco estas por akcepti?

Vivo, en viaj okuloj troviĝas
sed ekzistas deserto inter ni,
kiun realeco ni libere nomigas.
Do kion ekzakte ni povas fari?

Estas eble ke ni same sentas
la ondon kaj en vi kaj en mi.
Nur en la koro ni konservas
la sentojn vivantaj inter ni.

Noemuti-Timoro, 15/IX/2009

Mi estas alia persono

Elkore mi rakontas al la mondo,

ke nun mi estas ja alia persono

de kiam mi lasis tiun ĉi insulon

kaj tie ekenspiris novan aeron.


Kiel birdo lasanta ĝian neston

por flugi serĉante manĝaĵon,

mi lasis la vilaĝon pro revo,

en kiu vivadas mia espero.


Vere mi estas alia persono

de kiam mi ekvivis en la loko,

al mi donanta ĝojon kaj feliĉon

kaj en tie mi jam trovis domon.


Noemuti-Timoro, 15/IX/2009


Saturday, July 11, 2009

Sermo Vulgaris

Kiam mi parolas al la mondo

kvazaŭ mi dirus urbi et orbi¹

mia celtabulo estas kompreno.

Kaj mia lingvo estus sermo vulgaris².

Krei miskomprenon estus senutila

ĉar ĉiutage ni daŭras tion fari.

Oni ĉiam ĵetas novajn brikojn

por konstrui murojn de konfuzo.

Nescio estas patrino de danĝero;

Miskompreno, frukto de nescio.

Do kiam mi parolas al la mondo,

mia lingvo estus sermo vulgaris.



Jogjakarta, 29/III/2009

-------------------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.


¹Temas pri latina esprimo, kiu signifas “a la urbo kaj al la mondo”. Kiam la papo parolas al la mondo oni diras tion.

²Popola parolstilo

Signifo de Via Rideto

Ho, viaj okuloj min rigardis

kiam mi ekskribis mallongan vorton

en lingvo, kiun vi neniam konis.


Vi min demandis pri kio mi skribis.

Kaj vi donis al mi tiun rigardon;

granda scivolemo ĝi signifis.


“Pri amo senlima”, mi diris.

Vi ridetis sed flustris nenion.

Interpreti tiun rideton mi ne povis.


Provi mian amon mi ege volis

sed ni ne havis plenan sezonon.

La luno kune kun vi malaperis.



Jogjakarta, 29/III/2009

-------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.