Tuesday, June 30, 2015

Novaj espero kaj plano



La vivo estos bela se estas espero;
ĉi tiu vivo havos senton se estas intenco.
Kiu vivas sen havi esperon?
Kiu vivas sen intenco?

Vivo senespera estas vivo senluma;
vivo senintenca estas vivo sensenta.
Vivan esperon oni devas renovigi ĉiujare
samkiel lavi lankovrilojn malpurajn.

Hodiaŭ la dudeksesa jaro jam finiĝas;
nun la dudeksepa jaro jam alvenas.
Mi devas netigi kaj forigi malpuraĵon.
Mi devas renovigi esperon kaj purigi intencon.

La antaŭjara ŝarĝo devas esti senŝarĝata kaj malpakata.
La pasintjara malpuraĵo devas esti forigata kaj lavata.
Sed vere mi estas viro malforta kaj malpura.
Ho Ama Dio, ĉiam protektu kaj gardu min!

Jogjakarto, septembre 2012

Esperantigita el la poemo "Fnekan ma salit feü",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Alter ego




Mi estas sola, sen kunulo.
Mi estas unu persono: unu korpo,
unu animo, unu menso.
Sed tio estas, kion kaptas la okuloj.


Kiam mi mem videtas
mian imagon en la spegulo,
mi pensas pri alia persono kiel mi,
li estas tute sama kiel mi. 


Fojon mi mem pensadis,
eblas, ke en ĉi tiu mondo
ekzistas viro estanta mia kopio,
ne nur mia bildo en spegulo.


Jogjakarto, oktobre 2012


Esperantigita el la poemo "Alter ego",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu