Sunday, August 31, 2014

Sufera frukto



Al diligentaj laborantoj

Akvo fluas el brila vasta frunto
pleniganta malhelan vizaĝon.
Tiu akvo estas ŝvito pro suno bruliganta,
la vizaĝo estas de farmisto.

Pluvo kaj sunbrilo estas vizitantoj
donantaj bonan kaj malbonan mesaĝojn.
Paseroj kaj kolomboj estas malamikoj
ŝtelantaj malgrandajn pecojn de oro.

Tio estas la kruca sufero de farmisto,
tio estas la vojo de farmisto al paradizo;
tio estas la pordo de farmisto al feliĉo;
tio estas la paso de farmisto al beno.

Kiam vi trovis akvon bolantan neverman?
Kiam vi trovis hakilon akran neakrigitan?
Bonkvalita feliĉo ekaperos el suferado.
Por manĝi kiel reĝo, laboru kiel sklavo!

Noemuti-Timoro, februare 2011

Esperantigita el la poemo "Sutaise in fuan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

Longa tago de paŝtistoj



Al paŝtistoj en Timoro

Kiam la suno ĵus aperas,
grupo de bovoj bruon kreas,
ili forlasas la stalon kaj iras al savano,
al la loko por manĝi kaj trovi sunlumon.

Tri knaboj gardas tiujn ĉi bovojn
kaj alkondukas ilin al vasta savano
estanta riĉa en herboj freŝaj:
bongusta manĝaĵo por bovoj gardataj.

Dum la bovoj plenigas la stomakon,
la paŝtistoj elektas unu arbon
kun bona ombro por kune ripozi.
Rakonto, legendo, rido plenigas la savanon.

Kiam la suno estas precize super la kapo,
la paŝtistoj alkondukas siajn bovojn al akvo
por forigi iliajn soifon kaj ŝviton.
La bestoj trinkas en akvo fluanta.

Baldaŭ, pura akvo estos forlasata
ĉar soifo kaj ŝvito forlasos la korpon.
La vasta savano atendas vizitantojn.
Paŝtistoj kaj bovoj tien iros.

Horon post horo, minuton post minuto,
la suno jam preskaŭ iras for
forlasante la paŝtistojn kaj iliajn bovojn.
Do, baldaŭ alvenos la nokto.

Moviĝante sampase, plene je ĝojo,
belsona fluto akompanas la bovojn al stalo.
Jam finiĝas la longa tago.
Morgaŭ matene ili denove renkontiĝos.

Jogjakarto, oktobre 2012
Esperantigita el la poemo "Atukus sin neno mnanû",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu