Thursday, December 31, 2015

Nusantara, lando esperata


Bildo: http://indonesiaexpat.biz

Al Indonezio, mia patrolando

Vi sterniĝas samkiel larĝa mato
el la okcidento ĝis la oriento,
el Sabang ĝis Merauke.
Sriviĝaja kaj Maĝapahit venis antaŭe
prepari vojon por posta generacio:
Lando Indonezio, lando ĉiam bela.

Samkiel princino el bela palaco,
viaj vestoj brilas kaj bonodoras.
Mielo kaj lakto estas viaj trinkaĵoj;
viando kaj ruĝrizo iĝas viaj manĝaĵoj.
Oro kaj arĝento estas viaj riĉaĵoj.
Paradizbirdo, via palaca ornamaĵo.

La popolo esperas vian puran koron
por ilin alporti al bela vivo,
por ke homoj ĝuu la paradizan belecon.
Fariĝu ŝuldo ĉiuj promesoj.
Via maizo kaj rizo devas esti plenaj,
viaj kaproj kaj bovoj devas naski.

Ho, Nusantara, nia lando esperata!
Protektu kaj ŝirmu vian idaron
el pluvo kaj suno de avideco,
el nubo kaj nebulo de krueleco.
Espereble ĉi tiu vivo fluu pure
kiel pura akvo al ĝoja maro.

Lando kredanta al la Kreinto,
vi kredu al la Plej Alta Reĝo
per via koro, ne viaj vortoj.
Kredo estas pli valora ol vestoj.
Beleco de skribaĵo venas el legado,
sed estus pli bele se ni ĝin aplikas.

Jogjakarto, oktobre 2012
-----------------------------
*) Nusantara signifas ″arkipelago″, estas la alia nomo de Indonezio.

Ĉiu estas verda

Bildo: www.google.com

Ĉie kiam vi rigardas,
ĉio estas tre verda
dum ankoraŭ finiĝas pluvsezono

kaj la folioj daŭre malsekiĝas.

Ĉie kiam vi vidas,
ĉio tre bone kreskas
dum pluvakvo ankoraŭ malsekigas la insulon
kaj maizo kun rizo ankoraŭ fruktas.


Vi trovas tion en Timoro.
Eble ekde la gepraava tempo
ĝis la tagoj de la nuna generacio,

la verda koloro atendita ne daŭras.

Noemuti, Timoro, februare 2011