Monday, February 29, 2016

Lasu vian lampon resti brulanta

Bildo: Bildo: http://st.depositphotos.com

La mondan venton oni ne povas haltigi
kaj kirlovento povas subite alveni.
Tial lasu vian lampon resti brulanta
por lumigi la vojon al la espera loko.

Ĉiufoje via lampo ŝajne estingiĝas
pro olea seniĝo aŭ venta plifortiĝo.
Sed rapide replenigu ĝin per oleo
kaj savu ĝin el blovado de vento.

La vojo ankoraŭ estas longa kaj restas la vento,
ĉiam provanta estingi vian lampon,
kiu savas vin el profunda mallumo
sur la vojo al la espera loko.

Lasu vian lampon resti brulanta
kvankam ĉia vento volas ĝin estingi
kun forta blovado kaj granda bruo,
ĉar nur vi estas bona lampogardanto.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Mpanat paku he npin nabala",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

----------------
*) Ĉi tiu esperanta traduko aperis en "Beletra Almanako" n-ro 12 (Oktobro 2011) - 5a jaro en Novjorko, Usono. 

La suno jam leviĝas

Bildo: https://stormiesteele.com

Mallumo kaj nebuloj eliĝas samkiel malamiko venkita,
la birdoj belvoĉe kantas kaj salutas al la lumo.
Antaŭnokta premego kaj mallaboremo trovas venteton.
Mi rigardas la lunon leviĝantan ridete kaj fajfe.

Lasu la ĵus pasinta tago estiĝi leciono por mi,
lasu la nova tago ĉiam porti benon al mi;
kaj lasu la venontaj tagoj pleniĝi je ĝojo
ĉar la suno daŭre leviĝos dum mia vivo. 

Neniam ekĝemu kiam malfacilaĵo okazas al vi!
Koleru al via mallaboremo kiam problemo interesiĝas pri vi!
Ne preterlasu bonan okazon se ĝi proksimiĝas al vi!
Ne forgesu vian Kreinton se riĉeco venas al vi!

La suno leviĝanta portas esperon por vivo nova;
la suno venanta portas veran lumon.
Kiu malŝatas nubojn purajn?
Kiu malamas vivon brilan?

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Nenomatne nbolen",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu