Saturday, December 31, 2016

POETO

Bildo: https://blog.libux.co

(Al poetoj verkantaj en la davana)

Vortoj estas lia manĝo bongustega; 

lingva senco estas lia trinkaĵo dolĉa.
Li daŭre verkas el sia kora profundeco,
kaj disĵetas vortojn al koroj kaj animoj.

Iu dirus ke li sonĝas aŭ frenezas; 

aliaj dirus ke li vere ne ŝatas labori.
Sed li estas vera verkisto, bona gvidisto
al ili: laŭdantoj de skribaĵo kaj vortoj.

Ho poeto, elkora vortsendanto; 

laŭsenta konsilanto kaj gvidanto. 
Via riĉaĵo estas belsona poezio legita; 
viaj kunuloj estas vortoj kaj skribilo ponta.

Noemuti, Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "ATUIPUISI",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu


MALFELIĈO KAJ FELIĈO HAVAS VICON

Bildo: https://www.scienceabc.com

Se vi atendas feliĉon, ne koleru pro malfeliĉo.
Bona kokoso ne laŭvole falas el sia aro;
mielo ne verŝiĝas el arbo-branĉo.
Malgraŭ skorpioj, oni devas pluki la kokoson.
Malgraŭ arbego, oni devas preni la mielon.
Manĝaĵo neniam sin preparas.

Malfeliĉo kaj feliĉo havas vicon.
Malfeliĉo venas unue, kaj sekvas feliĉo
por ke kiam vi atingos altecon vi scios,
ke via laboro vere havas esencon,
ke la feliĉo devas esti pagata.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "SUSAR MA MLILÊ NMATUINAN",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Wednesday, November 30, 2016

PURA AKVO EN MARKITA BOTELO

Bildo: Apartenas al la aŭtoro

Pasintece, kiam ankoraŭ fluis nazmuko,
ni trinkis dolĉan akvon el pura rivero,
ni trinkis neboligitan akvon el fonto.
Kokosŝelo ĉiam atendis tie sur ŝtono.

Kelkaj grandaj arboj bone kreskadis
kaj protektis la ĉiam plenan fonton. 
Kelkaj vojetoj finiĝis en arbaj ombroj.
Terpotoj pentritaj havis akvon por vilaĝaro.

Foririnte el la vilaĝo, ni iris al la urbo—
loko dekorita de fumo kaj de bruo.
Riverojn kaj fontojn nun oni timas.
Pura akvo fluas el markita botelo.

Noemuti, Timoro, marte 2011


Esperantigita el la poemo "OE AMEUTE ES BOTIL MAMEREK",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

MALLUMO FORPASOS

Ilustrasi: www.google.com

Mi vidas nubojn mallumajn malrapide moviĝantajn
same kiel princo plena je malĝojo.
Papagoj flugas rapide, konkurante,
trovi lokon por pasi tiun ĉi nokton.

Nokto malluma forpasos kaj finiĝos,
kaj nova tago alvenos alporti bonon.
Lasu la birdojn kanti ĉiutage
por laŭdi la Eternulon kaj resanigi la koron.

La pasintan nokton pluvis senhalte, estis inundo,
kvazaŭ la ĉielo tre plorus en malĝojo.
Mi estis senĝoja ĉar mi ne vidis ĉielarkon.
Mi volis vidi ĉielarkon—signo el la ĉielo.

Ĉielarko fariĝos gracia ŝtupetaro
jam klinita tie, en la ĉielo.
Lasu ĉiujn homojn kaj birdojn vidi
por ĉiam atendi gracion kaj ĝojon.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "MÈSÖKAN LOF NAMSÒP",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Monday, October 31, 2016

JAM PRESKAŬ PLUVAS

Bildo: www.google.com

Pluvbirdoj grupiĝas kaj flugas
trans la nuboj kaj ĉirkaŭ la lando
portante mesaĝon el pluvo vizitonta,
portante informon el nuboj mallumaj.

Formikoj laboras tage kaj nokte
por amasigi nutraĵon en tenejo.
Homoj nun konkuras fini laboron
provizi maizon kaj rizon sufiĉan.

Sekaj rizkampoj estas ĝojantaj,
riveroj kaj defluiloj soifantaj atendas,
lagetoj kaj lagoj senakvaj esperas
pluv-akvon falantan, graciportanton.

Noemuti, Timoro, marte 2011


Esperantigita el la poemo "ULNE HE NÉMEN",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

RUĜLIPA VIRINO


Bildo: www.google.com

Viaj lipoj estas tiel ruĝaj kiel papagbeko;
vi altiras la okulojn de ĉiuj pasantoj.
Via hararo estas vere mola,
pli mola ol ĉevala vosto.

Ruĝlipa virino, vi donacas ĝojon;
ruĝlipa virino forprenanta malgajecon.
Ĉiuhore mi imagas viajn lipojn brilantajn;
ĉiutage mi atendegas vian alvenon.

Ho, virino bela, ne lasu min sola!
Venu nun kaj restu ĉiam kun mi
ĉar vi estas mia vera suno plifortiganta
kaj mia luno lumiganta mallumon adiaŭanta.

Noemuti, Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "BI LULU-MTASÂ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Friday, September 30, 2016

LETERO EL ALIA INSULO

Bildo: www.google.com

(Al miaj gepatroj kaj gefratoj)

Saluton, miaj amataj
gepatroj kaj gefratoj!
Espereble ĉi tiu letero atingos vin
en bona sano, prospero, kaj paco.
Mi esperas, ke Dio estu ĉiam kun ni.

Ĉi tie mi ĉiam vivas sane
ĉar nia Kreinto protektas kaj gardas min.
Mi sopiras vin kaj preĝas por vi.
Mi kredas, ke vi ĉiam ĝojas
kaj laboras laŭ bona plano.

La Kristnasko ja baldaŭas.
La bona momento ja alvenos:
la tempo por ni ĉiuj kolektiĝi,
por ni ĝoji kaj festi
pro la naskiĝtago de la Savanto.

Mi estos kun vi por la festo
por ke ni ĉiuj ĝoju laŭtsone.
Mi estos kun vi ĝis la jarfino
por adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan.
Ni ĉiuj kune ĝojos kaj manĝos.

Mi ĉiam kalkulas la tagon kaj nokton pasantan,
kiel farmisto, kiu kalkulas tagon por planti.
Mi volas, ke tiu feliĉa tago alvenu nun
por ke ni kolektiĝu kune en unu domo.
Dio aŭdos nian belan esperon.

Gepatroj amataj, miaj vivdonintoj,
kaj ĉiuj miaj gefratoj.
Mi ne devas diri pli en ĉi tiu letero.
Mi atendas respondon el vi ĉiuj.
Mi ĉiam tre amas kaj sopiras vin.

Jogjakarto, septembre 2012

Esperantigita el la poemo "SULAT NÂKO TASI-PANIN",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

DISIGU LAŬDON EL VENENO

Bildo: www.google.com


Dolĉaj vortoj ekparolataj estas plaĉaj
kaj plenigas la koron, beligas sonĝojn.
Tamen la veneno fluanta tra la vortoj
alportos vin al ebrieco surpriza.

Saĝuloj konas la vortan aromon
kvankam bone kovrita kun ridado
kaj poste prezentita kun gastamo.
Disigu laŭdon el veneno miksata.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "MAIKAN PULES NÂKO LASO",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Tuesday, August 30, 2016

Arekofruktoj kaj Betelfolioj

Foto: www.google.com

Al plantantoj de kateĉuareko[i] kaj betelo

Arekofruktoj kaj betelfolioj, signoj de timorana gastamo;
arekofruktoj-betelfolioj, pordo-malfermantoj al la amkoro.
Kiu maĉas arekofruktojn kaj betelfoliojn, konas Timor-koron;
kiu rifuzas arekofruktojn-betelfoliojn, rifuzas Timor-gastamon.

Kateĉuareko kaj betelo kreskas en ebena kaj dekliva tero;
kateĉuareko kaj betelo estas gardataj samkiel sekreta pakto;
arekofruktoj kaj betelfolioj malpermesatas ĝis rikolto-tempo;
kateĉuareko kaj betelo tiras monon al siaj plantantoj.

Kiam alvenas iu gasto, oni malfermas la skatolon.
Arekofruktoj kaj betelfolioj estas donataj kaj maĉitaj;
vortoj do elfluas samkiel rivero fluanta.
Unueco inter la homoj fortiĝas,
sed kelkfoje ĉiun laboron oni forgesas. 


Jogjakarto, oktobre 2012

-----------------------
[i] Kateĉuareko (Areca catechu) estas palmo el la Arecaceae, kiu troviĝas multe en la insulo Timoro.

Esperantigita el la poemo "Puah-Manus", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Mi Rigardas La Pluvon

Bildo: www.google.com

La nuboj subite mallumiĝas,
la suno fermas sian okulon;
la vento bruas kaj etendiĝas,
movante branĉojn de kesambio*.

Malvermeco min atakas,
penetrante ĝis la ostoj.
Kiam sonĝo estas bona,
dormo ĉiam daŭriĝas.

Mi memoras la sunon brulantan,
kiu jam forlasis palacegon;
mi perdas la lunon brilan,
kiu akompanis min ĉiunokte.

Pluvo, pluvu laŭregule;
suno, brilu kun senso!
Nia vilaĝo ne estas lago;
nia insulo ne estas kopro.

Noemuti, Timoro, marte 2011
----------------------
*) Kesambio estas arbo tropika havanta malmolanduran lignon, science nomata Schleichera oleosa.


Esperantigita el la poemo "Au Umasan Ulan", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Sunday, July 31, 2016

Santalo, Arbo Bonodora

Bildo: www.google.com

Al la tuta timora popolo

Estas vere, ke vi estis reale bonodora. 

Ĉu vi ĉiam bonodoras hodiaŭ kaj nun?
Ĉu vi daŭre bonodoros estontece?
Estu atestantoj la suno kaj la luno.

Pasintece vi vere fekundiĝis kaj gardis la landon.
Ĉu hodiaŭ via animo kaj korpo havas timon
kiel brulligno lasonta sian trunkon?
Kiu savos ilin el regado de la nokto?

Estis via bonodoro, kiu invitis blankulojn el ĉiu lando;
via prezo altiris vojaĝintojn el vilaĝoj kaj urboj;
vian nomon oni mencias generacion post generacio,
sed oni forgesos vin kiel la venton pasintan?

Kiu devas protekti vian sanktan animon?
Kiu volas skribi al vi vian nomon aroman
en la libro de paktoj pere de ora inko?
Kiu volas malhelpi korojn volantajn?
Kiu volas varti viajn generaciojn?


Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Santalo, Arbo Bonodora",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Venuso


Bildo: www.google.com

Tagiĝa stelo, vi estas tiu, kiu adiaŭas la nokton.
Vi brilas por bonvenigi la tagon venantan.
Oni nomas vin matena stelo.


Multfoje mi falas en mallumon,
kaj lasas mian animon ami noktan aromon.
Do, mi atendas vin por tuj liberigi min.


Venuso, stelo brilanta, kiu lumigas la matenon.
Ĉiam aperu al mi ĉar mi ŝatas vin.
Bonvole venu ĉi tien ĉar mi atendas vin.

Noemuti, Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Kfufaifnomê",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Thursday, June 30, 2016

Rakontoj de Gejunuloj (Dongeng Orang Muda)

Bildo: http://static.panoramio.com
De: Embun Kenyowati Ekosiwi*

Aŭdante kion oni rakontas pri la urbo
kun ĝiaj tutaj progresoj,
la maljunulino ŝajnas ensorĉita
precize kiel kiam ŝi estis ankoraŭ knabino
dum ŝi aŭskultis la rakontojn pri gigantoj,
kiuj ŝatis veni je la krepusko
por alporti troindulgajn geknabojn.
Ŝi timis, do ŝi kredis ĝin.

Aŭdante kion oni rakontas pri la urbo
el la buŝo de la gejunuloj,
la maljunulino ŝajne ne kredas
ĉar verdire ŝi nek legas
nek televidon rigardas.
Kaj kiam la gejunuloj rakontas al ŝi,
ŝi responde diras,
“La progreso estas nur rakonto.”

marte, 1998

Esperantigis Yohanes Manhitu
Jogjakarto, la 31an de aŭgusto 2007
-------------------------
*) Embun Kenyowati Ekosiwi naskiĝis en Bojonegoro, la 12an julio 1956. Diplomito de la Magistra Programo de Filozofio de Universitato de Indonezio, 1998a. Ĝis nun ŝi estas lektoro ĉe la Fakultato de Filozofio de Universitato de Indonezio. Ŝi jam eldonis poezian antologion titolita “Episode Hitam” (Nigra Episodo, 1978) kaj multe skribas poemojn en kelkaj ĵurnaloj.