Tuesday, May 31, 2016

Rakonto el Samosir

Bildo: zonakisaran.blogspot.com

La lago-akvo estas blua kaj pura.
Kelkfoje ĝi silentas, kelkfoje disĵetas,
ĉirkaŭante unu insuleton.
Tio estas Insuleto Samosir.
Ĉi tiu lago nomiĝas Lago Toba.

Tiu lago fariĝas riĉaĵo de popolo
enloĝanta en tiu insuleto.
Tiu lago estas vojo de boatoj,
lavejo kaj banejo de homoj,
akvofonto por plantoj kaj bestoj.

Rizo kaj maizo bone kreskas.
Tiu lago ĉirkaŭas belan landon:
la lando de la belsona popolo Batak Toba,
pinoj ornamas la lago-flankon kiel flagoj.
Bukit Barisan fariĝas ĝia forta muro.

La bona saluto estas "Horas!".
“Dankon” estas “Mauliate!”
“Dio” estas "Debata”.
“Frato” estas “Laek”,
“Fratino” estas “Ito”.

Lago Toba estas vere bela lago.
Ĝia nomo estas konata en multaj landoj, blankaj kaj nigraj.
Homoj blankaj kaj nigraj fariĝas gefratoj.
Geknaboj blankaj kaj nigraj fariĝas gefratoj.
Oni esperas, ke Ama Debata ĉiam estu kun ili.

Mi preskaŭ pasigas du semajnojn en ĉi tiu insuleto.
Tagojn kaj noktojn mi pasigas por ĝui ka fini laboron,
por skribi kaj pensi pri vortoj kaj iliaj veraj signifoj.
Lago-akvo, vento de ĉi lando, akompanas kaj fortigas mian spiriton.

Jogjakarto, septembre 2012

Esperantigita el la poemo "Etus nâko Samosir",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Naskiĝtago

Bildo: www.google.com
Je mia feliĉa tago

La malnova tago jam pasis;
la nova tago nun aperas.
Mi subite forlasas dormon,
adiaŭas la pasintan tagon,
kaj salutas la venantan tagon.

Hodiaŭ estas mia feliĉa tago;
ĉi-tage vere estas mia tago amata.
Unu jaro plenigis mian vivon;
jam pasis dudek ses jaroj.
Venas la dudeksepa jaro.

La tempo flugas kiel sago;
la tempo fluas kiel plenrivero.
Ĝi venas kaj pasas kiel la vento;
ĝi estas nehaltigebla, neordonata.
Ĝi ordonas, ĝi regas.

Jogjakarto, septembre 2012

Esperantigita el la poemo "Neonmahonit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu