Tuesday, February 16, 2010

Kie estas vi?

Tagoj jam pasis sen viaj mesaĝoj

do mi min demandas kie vi estas.

Se vi aŭdas min, kiam mi vokas,

ne atendu ĝis mi perdos voĉon.


Ĉu vi volas provi mian paciencon?

Nu, vi gajnos kion vi volas gajni.

Sed la silento mem povas mortigi,

se vi bone uzas ĝin kiel murdilo.


Jes, restas ankaŭ pacienco en mi.

Sed se vi jam ne volas respondi,

mi komprenos kion vi intencas

kaj mi devos jesi kaj respekti.


Kupang-Timoro, 30/XII/2009

La unua rendevuo

Venis la tago por renkonti unu la alian
post la konversacioj nur per telefono.
Du koroj jam ŝajnis unu en esenco:
mia koro bone komprenis la vian.

Niaj okuloj ja estas klaraj speguloj
rebrilanta sen eraroj kion ni sentas.
Do tie, el viaj okuloj mi bone legis
la soifon de konversacioj sen iloj.

Kune ni elspezis horojn babilante
ĝis kiam venis la tempo por adiaŭi.
Vere, estis malfacile vin lasi sola
kiam mia koro volis resti kun vi.

Via gesto parolis klarege al mi,
eĉ pli klare ol marego da vortoj,
ke vi ankaŭ volegis ke mi restu
nur kun vi ĝis tempo nedefinita.

Kupang-Timoro, 30/XII/2009