Monday, April 30, 2012

Se vi min amas


“Se vi min amas,
amu mian hundon!”
“Se vi min amas,
amu la maron!”

Laŭdire kiam vi amas,
amu kiel blindulo
ĉar la amo estas blinda
kaj devas esti nekondiĉa.

Sed mi ne estas anĝelo,
nur homo sub la ĉielo,
kie ankoraŭ estas kondiĉoj
en multaj surteraj aferoj.

Noemuti-Timoro, januare 2010

Mi petegas Vin


En ĉi tiu ĉambro malgranda
mi vin petegas, ho Eternulo,
ke vi donu al mi, via servisto,
sanon kaj feliĉon senliman.

En ĉi tiu mondo neprudenta
mi vin petegas, ho Eternulo,
ke vi donu al mi, via instruato,
kaj sageĉon kaj humilecon.

Por ĉi tiu familio ofte tentata,
mi vin petegas, ho Eternulo,
ke vi donu al ni, viaj gefiloj,
ĉion bonan tra vivo longa.

Por la homaro kaj la mondo,
mi vin petegas, ho Eternulo,
ke vi donu al ĉiuj popoloj
pacon kaj amon reciprokan.

Noemuti-Timoro, januare 2010