Saturday, January 30, 2016

Tago adiaŭita

Bildo: http://static1.squarespace.com
Kiel vojaĝanto senhalta kaj senlaca,
la nokto al mateno duone vojaĝas
por bani sin en rosoj kaj karesi lumon.
Rigardu, nova tago jam alvenas!

Januaro preskaŭ finas kaj forpasos.
Mi preskaŭ plenigas celon kaj esperon
kiel fadenlaboristo finanta fadenlaboron,
mi jam finas kaj ekfaras novan taskon.

La santala insulo tuj trovos lumon
ĉar la lumo-reĝo preskaŭ alvenas.
La lando promesita el lumo aperos
ĉar brila ĉiellumo anstataŭos la nokton.

Lasu la malnovan tagon iri kun malnova koro
kaj lasu la novan tagon veni kun nova koro.
Lasu mallumajn nubojn sekvi la irantan tagon
kaj lasu purajn nubojn dekori tiun ĉi tagon.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Neno masaitan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Aŭgusta pluvo

Bildo: http://static.robadadonne.it
Hodiaŭ vi jam dufoje vizitas nin
kaj surprizas nin per via alveno,
neatendita ĉar jam pasis la tempo.
Via momento jam finiĝis por ni.

Sed vi ankoraŭ aperas kun akvumo,
kiu ĉi-jare tre malsekigas la grundon.
Nuntempe ni fakte atendas sunlumon
sed ankoraŭ estas vi, por akvumi la teron.

Estas eble ke vi forgesas la tempon;
ne esperu ni, ke vi estas konfuzita,
pro tio vi revenas por viziti nin
malgraŭ vizithoro jam finita.

Se vi falas senhalte,
se vi vizitas pretersezone,
ni jam ne scios kiamaniere decidi
la limojn inter sekaj kaj pluvaj monatoj.

Noemuti, Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Ulan Funfanû",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu