Sunday, November 30, 2014

Kiel kara ĉirkaŭkolo



Kia virino ne sentonta ĝojon
kiam kara ĉirkaŭkolo ornamas la kolon
en festo kun danco ĝis noktomezo
kaj okuloj direktitaj al ŝia korpo?

Estos tempo por gustumi dolĉecon
kaj ricevi laŭdon samkiel unu heroo.
Por esti virino kun kara ĉirkaŭkolo,
agordu por belsonigi vian vivomuzikon.

Kefa-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Onlê inuh upmâfenâ",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Anĝelino pasinteca



Kiam la steloj forlasas la vastan ĉielon
ĉar jam alvenas kaj salutas nova tago,
vi fariĝas neforgesebla anĝelino estinta.
Via nomo vivas kvankam ne parolata.

Vidu, niaj belaj tagoj kaj noktoj pasintaj
memorigas al ni pri promeso kaj ĵuro:
niaj malplenaj vortoj similas vanan rizon,
kiu estinte fruktodonis kaj beligis la vivon.

Anĝelino pasinteca, la vivo similas dramon.
Unufoje ni ambaŭ renkontiĝis por prezenti.
Kaj kiam niaj scenoj finiĝas, ni restas
kiel la steloj forlasantaj la ĉielon. 


Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Malaikat neno afinit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu