Friday, December 30, 2022

Bela poetino*

Bildo: https://www.freelancewriting.com

de Yohanes Manhitu

Bela poetino, estaĵo de litero.
Via dolĉa vivo estas plena de graco.
El via sankta animo, vi skribas.
Viaj vortoj lumigas la vivon.

Bela poetino, mi amas viajn poemojn.
Nun mi ne povas vivi sen vortoj.
El via animo, mi trinkas akvon de paco.
Viaj vortoj pentras mian vivon.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla poemo
“Beautiful Poet” (junie 2003); Ungaran,
Centra Javo, 31an de decembro 2022

---------------------------------------
*) Ĉi tiu poemo haveblas ankaŭ en la latina (Pulcher Poeta), la indonezia (Penyair Elok), la franca (Belle Poète), kaj la hispana (Preciosa Poeta). Vidu https://www.suberic.net. La latina versio estis belege adaptita al muziko en 2006 de Matthew Lanier, usona komponisto. Kaj en 2015, la rumana poetino Elena Liliana Popescu tradukis ĝin (el la hispana versio) en la rumanan sub la titolo "Poet Minunat". Bildo: www.freelancewriting.com

Paĝoj de rakontlibro

Bildo: pixabay.com

de Yohanes Manhitu  

La tagoj pasas rapide samkiel la paĝoj
de fabellibro turnitaj rapide de leganto
esperante por si mem feliĉan finon
kvankam la intrigo estas malfacila, li scias.

Li malfermis la libron kiel blindulo.
La komenco fluas kiel rivera akvo
moviĝante al la oceano de ekstazo,
kiu fariĝas tio, kion li nomas agonio.

La libro estas ankoraŭ malfermita; li legas.
Dum li provas atingi la finan paĝon,
li trovas tie multe da malĝojo kaj ĝojo;
kaj li daŭre esperas feliĉan finon.

Ĉapitron post ĉapitro li nun pasis,
kaj ankoraŭ multaj pliaj ĉapitroj por tuŝi.
Kvankam la rakonto estas ankoraŭ longe finita,
feliĉa fino estas ĉio, kion li volas ĝui.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla poemo
“Pages of a Story Book” (Yogyakarta, 2003)
Ungaran, Centra Javo, 6an de julio 2022

Kajo

Bildo: https://www.freepik.com

de Yohanes Manhitu

Kie staras kajo,
multaj boatoj venas kaj iras.
Kie vivas kajo,
multaj vivoj alvenas kaj velas.
Kajo estas akva pordego.
Kajo estas okupata punkto.
Alveni kaj veli, mi amas.
Resti ĉe kajo, mi malamas.
Kie staras kajo,
adiaŭi estas nepre.
Kie vivas kajo,
rideti kaj plori estas amantoj.
------------------------------------
Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “Pier” (Sumatro, junie 2003)
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020