Thursday, September 30, 2010

Pantalono


Vere antaŭ multe da jaroj

al ni, tre simplaj knaboj,

pantalono ja estis revo

kaj la origino de povo.


Tamen post multaj jaroj

jam estante plenaĝuloj,

ni vidas ke ne el pantalono,

povo venas sendube el mono.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Poeta nascitur


Alfabeto de lingvo,
gramatika sciaro,
provizego de vortoj
ne farigas iun poeto.

Poeto ja estas naskita
kaj ludas per alfabeto
formanta vorton post vorto
laŭ sia poezia gramatiko.

Poeta naskiĝo estas liberigo
por la bono de homa lingvo.
Naskiĝas poeto per sia verko,
resonas poste vorta muziko.

Jogjakarto, marto 2010
---------------
*Poeta nascitur (latine, Poeto estas naskita)