Wednesday, December 29, 2010

Floreto inter kaktoj

Bildo: http://thecoredump.org

Sur tiu ĉi insulo de santalo,
kie santaloj ne libere vivas
sed bovinoj ankoraŭ moviĝas
vivas kaktoj en la kampoj.

Ne perdu esperon, Amiko!
Eĉ inter kaktaroj vi trovos
floretojn belajn kaj aromajn.
Estas feliĉo ĉie en la mondo.

Floreton inter kaktoj mi trovis
sed al mi la tempo malhelpas.
Neniu scias kiam venas al mi
bona horo ektuŝi la floreton.

Noemuti, septembre 2009

Ekzistas dezerto inter ni

Bildo: https://saharadeserttour.com

Tiu estas realeco, kiu parolas, 
kaj ni ambaŭ ne povas nei 
kvankam vortojn ni ja havas. 
Ĉu realeco estas por akcepti? 

Vivo, en viaj okuloj troviĝas 
sed ekzistas dezerto inter ni, 
kiun realeco ni libere nomigas. 
Do kion ekzakte ni povas fari? 

Estas eble ke ni same sentas 
la ondon kaj en vi kaj en mi. 
Nur en la koro ni konservas 
la sentojn vivantaj inter ni. 

Noemuti, septembre 2009

Tuesday, November 30, 2010

Insulara knabo


Naskita en ĉi tiu insularo,
kie sunlumo estas senpaga
kaj lunlumo estas donaco,
mi estas ja insulara knabo.

La insularo estas patrolando,
al kiu mi donas mian amon.
Malgraŭ ventego kaj tertremo,
mi restadas insulara knabo.

Noemuti-Timoro, januare 2010

La angla por infanoj


Antaŭ momento en la radio

oni informadis pri la plano

instrui la anglan en bazlernejo,

komence ekde tre juna aĝo.


Mi tre miris pri tia politiko

fermanta la pordon al la junularo

frue koni sian gepatran lingvon—

la identecon de unika popolo.


Malgraŭ la graveco de iu valoro

tra la partoj de nia planedo,

estas belega la diverseco,

sed kun homara unueco.


Pro la forto de iu valoro,

je la nomo de moderneco,

ni donas al nia junularo

nescion de riĉa trezoro.


Estas bona la entuziasmo

lerni ion de alia mondoparto.

Sed bona skalo de antaŭeco

nin savos el komuna bedaŭro.


Jogjakarto, marte 2010




Sunday, October 31, 2010

Kruco

Ŝarĝo de maldigneco,

stango por krimulego

en la tempo de l’ Sinjoro,

suferinta por homaro.


Alinomo de respondeco,

simbolo de granda venko,

eterna fiero de savitinto

en la vivo de kredanto.


Tamen kruco estas objekto

kun signifo laŭ posicio.

Estas posicio de savanto,

estas ankaŭ de mortiganto.


En la mondo de simbolaro

havas signifon ĉiu gesto.

Kruco restos nura signo

se jam mortas ĝia spirito.

.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Libroj sur ĉevaloj

Sur ĉevaloj tra montatoj

venis libroj al nia vilaĝo.

Fariĝis ili bonaj amikoj

en la tagoj de knabeto.


Alveninte al nia hejmo,

kilometroj de la urbeto,

fariĝis libroj miaj kunuloj

krom la bonaj ludamikoj.


Tagon en maldika libro

mi estis plena je mirego

pro la alveno de fremduloj

el planedo preter la tero.


Sur ĉevaloj tra montatoj

venis libroj al nia valego.

Fariĝis ili fontoj de miroj

krom la radio, nia informilo.


Noemuti-Timoro, februare 2010

Thursday, September 30, 2010

Pantalono


Vere antaŭ multe da jaroj

al ni, tre simplaj knaboj,

pantalono ja estis revo

kaj la origino de povo.


Tamen post multaj jaroj

jam estante plenaĝuloj,

ni vidas ke ne el pantalono,

povo venas sendube el mono.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Poeta nascitur


Alfabeto de lingvo,
gramatika sciaro,
provizego de vortoj
ne farigas iun poeto.

Poeto ja estas naskita
kaj ludas per alfabeto
formanta vorton post vorto
laŭ sia poezia gramatiko.

Poeta naskiĝo estas liberigo
por la bono de homa lingvo.
Naskiĝas poeto per sia verko,
resonas poste vorta muziko.

Jogjakarto, marto 2010
---------------
*Poeta nascitur (latine, Poeto estas naskita)

Tuesday, August 31, 2010

Fremdulo


Ne parolu al fremduloj!

Tio estas utilega konsilo

en lando plena de danĝero,

kie eĉ redeto estus fajro.


En alia lando sen danĝero

fremdulo iĝas ia najbaro

donanta koloron al popolo

vivanta aparte en insulo.


Donu ion al fremdulo!

Tio estas saĝa konsilo

en lando plena de medito

tiranta animojn el konflikto.


Noemuti-Timoro, januaro 2010

Fenestro


En domo krom la pordoj

estas fenestroj malfermitaj

dum senpluva posttagmezo

je la tria de Februaro.


Malfermante bluan kurtenon

vidata estas ia tapiŝo

de herbejo nun tre verda.

Apude estas granda vojo.


Sur mia tablo estas fenestroj

de mondo ankoraŭ mistera.

Paĝon post paĝo mi malfermas

ĝis kiam venas ripoztempo.


Noemuti-Timoro, februaro 2010

Sunday, July 18, 2010

Infano

Mi jam ne estas infano

laŭ la signifo en vortaro.

Nun mi jam estas viro

kun aferoj en la mano.


Sed vere mi estas infano

antaŭ la viva mistero

tiel granda kiel marego,

neatingebla kiel la horizonto.


Kiam mi rigardas al infano

mi sopiras je infana vivo

sen aferoj en la mano.

Sed mi jam estas viro.


Noemuti-Timoro, januaro 2010


Ŝlosilo

Ĉie troviĝas ŝlosilo
granda aŭ malgranda,
nova aŭ eble malnova
por fermi aŭ malfermi.

Ĉiu havas sian ŝlosilon
por fermi aŭ malfermi.
Fermante ni malhelpas
la eniron al certa loko.

Ĉiu havas sian ŝlosilon
por fermi aŭ malfermi.
Malfermante ni havas
la eblecon por libereco.

Ĉie troviĝas ŝlosilo
preciza aŭ nepreciza,
uzata aŭ eble neuzata,
por helpi aŭ malhelpi.

Noemuti-Timoro, februaro 2010

Wednesday, June 30, 2010

Bambua fluto

Bildo: www.ayofoto.com

Sur bubalo je posttagmezo,
sidiĝas knabo duone nuda.
El bambua fluto venas ario
bonvenanta la krepuskon.

La aero libere dancanta
en la tubo de juna flutisto
audiaŭas ja la sunsubiron,
kaj surbubale li iras hejmen.

Noemuti-Timoro, januaro 2010

Vorto sufiĉas


Iam mi estis en butiko

je la centro de mia urbo.

Kaj subite eniris virino

simila al anĝelo el ĉielo.

Belega! estis mia vorto.


Kefa-Timoro, januaro 2010